Militia Dei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Militia Dei
buleo
Aŭtoroj
Aŭtoro Eŭgeno la 3-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 7-a de aprilo 1145
vdr

Militia Dei' (latine; "soldatoj de Dio") estas papa buleo de la 7-a de aprilo 1145, per kiu la papo Eŭgeno la 3-a firmigis la ordenon de la templanoj.

Kruco de la templanoj

Refere al la buleoj Omne datum optimum kaj Milites Templi ĝi firmigis la sendependecon de la monda kleriko kaj pligrandigis la permesojn de la ordenaj vikarioj, ĉar la ordeno nun rajtis konstrui proprajn preĝejojn. Ĝi donis la rajton kolekti impostojn kaj permesis al la templanoj entombigi siajn mortintojn en propraj tombejoj.

La templanoj rajtis de tiam daŭre porti ruĝan krucon sur la maldekstra ŝultrumo de sia blanka mantelo. Vikarioj ne ricevis kromajn privilegiojn, ili ne rajtis sidi aŭ voĉdoni en la ĝenerala kunveno kaj ne rajtis porti la blankan veston de la templanoj. Ilia vesto estis nigra aŭ verda-bruna kun ruĝa kruco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Carl Andresen/Georg Denzler, dtv Wörterbuch der Kirchengeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, München, Mai 1982, ISBN 3-423-03245-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]