Milito de Jom Kippur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Arabaj-israelaj militoj

La milito de Jom Kippur, ankaŭ konata kiel oktobra militomilito de Ramadano, estis milito batalita de Israelo kontraŭ Egiptio kaj Sirio en 1973. La milito komenciĝis kiam Sirio kaj Egiptio subite atakis Israelon la 6-an de oktobro, la tagon de Jom Kippur, kiu estas la plej altaj judaj sanktaj tagoj kiam judoj fastas kaj ne laboras. Ili elektis tiun tagon por ataki, ĉar ili opiniis, ke en tiuj tagoj la israelanoj estos malpli pretaj por reagi. La milito ĉesis post dudek tagoj al la 26-an de oktobro, post kiam la Unuiĝintaj Nacioj postulis ĉesigon de la batalado.

Okazintaĵo[redakti | redakti fonton]

Israelo okupis la Sinajon, Cisjordanion kaj la Golanajn Altaĵojn en la Sestaga milito en 1967. Por la arabaj ŝtatoj ĝi estis militara kaj politika katastrofo, ĉar ili perdis stratege gravajn teritoriojn kaj milionoj da araboj vivis nun sub israela garnizono. Krome, Israelo fariĝis militara grandpotenco en la Proksima Oriento. Ĝi komencis kun la konstruado de judaj setlementoj en la okupitaj teritorioj, forpelinte miloj da araboj el iliaj hejmoj.

Ankoraŭ en la sama jaro de la milito, Egiptio batalis la Milito per eluzaĝo kontraŭ israelaj trupoj ĉe la Sueza Kanalo. Oni ne konsideras ĉi tion kiel verdira milito, sed kiel minoraj aeratakoj kaj bataletoj, tamen mortis 1.600 israelaj soldatoj kaj 6.000 egiptoj, precipe civiluloj. La tiama egipta prezidanto Ĝamal Abd al-Nasser volis eluzaĝi tiele la israelan militaron en la Sinajo kaj malrapide enpenetri en la dekstra flanko de la kanalo, sed li mortis en 1970 kaj ne povis fini siajn intencojn. Lia postsekvanto Anvar Sadat subite post sia inaŭguracio komencis kun la planado de efika atako kontraŭ Israelo.

Egipta taktiko[redakti | redakti fonton]

Sadat trovis komence nur Sirion kiel aliancanon en ebla milito. La jordana reĝo paciĝis antaŭe kun Israelo. Kiel tria ŝtato en la alianco elmontriĝis Irako, kiu sekvis malamikan kaj revenĝisman direkton koncerne Israelon. Egiptio havis je dispono proksimume 300.000 soldatojn, Sirio 60.000 kun iraka subteno de proksimume 10.000 soldatoj. Egiptio esperis je senpera subteno de la amikigita Sovetunio, sed ĝi rifuzis enbataligon kaŭze de la streĉita situacio en la evoluo de la malvarma milito kun Usono. Egiptio provizis sin per tre modernaj kontraŭaviadilaj artilerioj sovetiaj (SAM).

Ĉekomenca atako devus esti efika trafo kontraŭ la forte sekuritaj limpostenoj transe de la kanalo, kiu estis konstruita en 1968 en la evoluo de la milito per eluzaĝo. En dua fazo, la egipta militfortoj devus koncentriĝi mezen de Sinajo por konkeri du montpasejojn. En tria fazo, la armepartoj devus koncentriĝi je la sudo por sieĝi Ŝarm el Ŝeiĥ, dum aliaj armepartoj moviĝus orienten.

Atako devus esti tute surpriza por eviti denovan preventivan atakon de Israelo kiel en la sestaga milito. Plie, la surprizo estus la pli granda kiam la israelaj militfortoj estas totale neorganizataj kaj malfacile mobilizeblaj. Por tio, Sadat planis la atakon dum la judaj festtagoj de Jom Kippur, en kiu la vivo en Israelo tute stagnas.

Batalregiono Sinajo[redakti | redakti fonton]

Egipta ofensivo ĝis la 14-a de oktobro

La 6-an de oktobro 1973 meznokte, egiptaj armefortoj transiris tute surprize la Suezan kanalon apud Port Said, Ismailia kaj Suez. En la sekvantaj 24 horoj 17 de 18 forte sekuritaj israelaj postoj estis konkeritaj kaj la egipta armeo en antaŭenmarŝo orienten. Ĝis la 14-a de oktobro la egipta armefortoj enpenetris parte 35 kilometroj en israele kontrolata teritorio kaj forpuŝis la israelan defendon orienten. La kutime forta israela aerarmeo estis nekapabla, ĉar la bone aranĝitaj egiptaj kontraŭaviadilaj artilerioj estis preskaŭ netrapaseblaj. Ĝis la kvina tago de la milito 85 israelaj batalaviadiloj estis malsuprenpafitaj.

Ĉar la egiptaj armefortoj ne koncentriĝis kaj batalis dise paralele al la kanalo, la israela armeo povis komenci kontraŭofensivon en nudaj regionoj kaj koncentriĝis por trapenetri la fronton, nur la norda fronto modeste moviĝis orienten. La kontraŭofensivo prosperis je la 16-a de oktobro sub la komando de Ariel Sharon. Du aliaj armepartoj transiris ĝis al la 23-a de oktobro la Suzan kanalon, sed suferis ege sub forta kontraŭstaro de ĉiuj flankoj. Ankaŭ la prizorgado de la trupoj fariĝis neebla, ĉar egiptaj kompanioj persekutis la israelajn taĉmentojn. Pro tio la israelanoj devis moviĝi suden. Kun tio, ili atingis la trian egiptan armeon, batalintan apud Suez, puŝintan montpasejon kaj nun ĉirkaŭitan. Tamen ĝi povis defendi sin tutflanke ĝis al la fino de la milito.

Batalregiono Golanaj Altaĵoj[redakti | redakti fonton]

Siria ofensivo kaj retiriĝo ĝis la 12-a de oktobro

Samtempe, la siriaj armeo eniris la Golanajn Altaĵojn kun 1.400 tankoj. La sirianoj konkeris 11 de 12 israelaj postenoj kaj eliminis du israelajn kompaniojn en la daŭro de 48 horoj. La armepartoj marŝis okcidenten por parte 21 kilometroj. Ĝis la 10-a de oktobro, la plejparto de la siriaj taĉmentoj povis esti puŝitaj reen. La nur 40 kilometroj defora siria ĉefurbo Damasko estis forte bombardita de la israela aerarmeo, mortigante tiel milojn da civiluloj. La israela armeo tiam komencis kontraŭatakon, kiu ebligis israelan enpenetradon de 25 kilometroj. La alveno de iraka kaj jordana subteno devigis ĉesigon de la kontraŭofensivo. La freŝa provizo stabiligis la fronton kaj ebligis malgrandajn rekonkerojn, interalie la stratege grava urbeto Kunajtra - hodiaŭ fantoma urbo -, tamen 70% de la operacinta siriaj armeparoj estis disbatitaj.

Nafto kiel armilo[redakti | redakti fonton]

Post la komenco de la milito, la araba alianco malpliigis la eksporton de nafto. La prezo plialtiĝis rapide. Post kiam fariĝis publika, ke Usono subtenis Israelon per provizado de armaĵoj, aliaj arabaj ŝtatoj proklamis la embargon kaj ĉesigis la naftoeksporton. Tiel komencis la tutmonda naftokrizo de 1973. Unuafoje en la historio nafto estis uzita kiel armilo. Ĝi atingis maksimumajn prezojn kaj estis porciumita en Usono kaj Nederlando. Pro tio multaj landoj devigis Israelon komenci cedi la kontraŭatakon, kaj la Unuiĝintaj Nacioj decidis ĉiesvoĉe batalhalton.

Rezulto[redakti | redakti fonton]

Por Israelo[redakti | redakti fonton]

La milito de Jom Kippur signifis fortan ŝokon por Israelo. La arabaj landoj pruvis, ke ili estis sufiĉe militare potencaj por minaci serioze Israelon. La israela armeo ja rebatis la agreson sukcese, sed ĝi suferis egajn damaĝojn. Proksimume 3.000 soldatoj mortis en dudek tagoj kaj 50% de la armaĵo estis eluzita aŭ detruita. La Golanaj Altaĵoj estis konsideritaj ne permeabla, la Sinajo kiel bone sekurigita limo. Israelo nun komencis trovi paceman solvon en la proksima-orienta konflikto. Jam 1974 komencis pactraktadoj kun Egiptio. Sekvis politikaj kaj ekonomiaj krizoj.

Por Egiptio[redakti | redakti fonton]

Anvar Sadat fariĝis militheroo en la araba mondo. Li sukcese kontraŭbatalis la kvazaŭe nevenkeblan israelan armeon. Li malaperigis la sovetian influon en Egiptio kaj povis reformi sian landon, ĉar li nun estis amita de sia popolo. Jam en 1973 komencis retiriĝo de la israela armeo el la Sinajo kun la alveno de la internacia pacmisio UNEF 2. La judaj setlejoj estis forigitaj. En 1978 sekvis packontrakto en kiu la Sinajo estis senkondiĉe redonita kaj Israelo agnoskita.