Milito de la Komunumoj de Kastilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzekuto de la tri estroj de la komunumanoj

La Milito de la Komunumoj de Kastilio estis milita ribelo de la tiel nomataj komunumanojComuneros en la hispana, kiu okazis en la Regno de Kastilio ekde la jaro 1520 ĝis 1522, tio estas, komence de la regado de la reĝo Karlo la 1-a. La protagonistaj urboj estis de la interna kastilia regiono, sed la ĉefaj rolludantoj estis Toledo kaj Valadolido. Ĝia karaktero kaj celoj estis debatataj delonge de la historiistoj, kun kontraŭdiraj sintenoj kaj vidpunktoj. Kelkaj esploristoj taksas ĝin kiel kontraŭsenjora ribeliĝo; aliaj, kiel unu el la unuaj burĝaj militoj de la Moderna Epoko. Ambaŭ tendencoj povus pravi.

La ribeliĝo okaziĝis en nestabila politika situacio en la regno de Kastilio, kiu venis ekde la forpaso de Izabela la Katolika (1504). En oktobro 1517, la reĝo alvenis al Asturio, veninte el Flandrujo, kie li memproklamiĝis reĝo de siaj hispanaj posedaĵoj en 1516. Al la Kortego de Valadolido de 1518 alvenis sen apenaŭ scipovi la kastilian kaj portante kun li grandan nombron da nobeluloj kaj klerikuloj el Flandrujo por la Kortego, kio provokis ĵaluzon en la kastilia socia elito, kies anoj sentis ke, per la alveno de tiu reĝo, ili perdos sian povon kaj socian statuson. Tiu malkontentaĵo ankaŭ sentiĝis en la popularaj klasoj kaj, kiel unua publika protesto, aperis afiŝoj en la preĝejoj kie oni diris ke la reĝo ne amis Kastilion.

Post kelkaj bataloj kaj malvenkoj de la flanko de la ribelaj komunumanoj en la Batalo de Villalar, oni ekzekutis tri estrojn nome Padilla, Bravo kaj Maldonado en Villalar de los Comuneros kaj ekde tiam la reĝo Karlo la 1-a plifortigis sian povon kaj partion. Dum la lasta kvarono de la 20a jarcento oni celebras en Villalar de los Comuneros feston pri la aŭtonomdeziron de kastilianoj.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda