Militrezista movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-M

Militrezista movado. Dum la milito, izoluloj diverslande rifuzis ĝin partopreni iel ajn, bazante sian rifuzon sur motivoj aŭ religiaj aŭ moralaj. En Anglujo stariĝis la „No-Conseription Fellowship“, kies membroj kuniĝis por rezisti la milit-servon. En Britujo 16.000 malliberiĝis pro tiu rifuzo. En 1921 diversnaciaj militrezistantoj starigis la Internacionalon de Kontraŭmilitistoj („War Resisters' International“) religie kaj politike neŭtralan. Ĝiaj membroj unuiĝas en la konvinko, ke ĉia milito estas krimo, kaj ili firme rifuzas subteni ian ajn militon, kaj penadas forigi ĉiajn kaŭzojn de la milito. Ili kredas, ke la plej bona metodo forigi la militon, estas rifuzi ĝin partopreni. De la komenco la Internacionalo de Kontraŭmilitistoj uzadis Esperanton, kaj eldonis broŝurojn kaj modele redaktatan regule aperantan informbultenon en Esperanto. Pere de Esperanto la I. K. enradikiĝis en multaj landoj, kie sen ĝia helpo kontakto ne estus ebla. La Homaranismo de Zamenhof havas parencecon al la idealoj de I. K. Pro tio I. K. atendas kaj efektive trovas multe da helpo ĉe la Esperantistaro. La sekr. de I. K. estas H. Runham Brown, 11 Abbey Rd., Enfield, Middlessex, Anglujo. I. K. havas 48 sekciojn en 27 landoj, kaj individuajn membrojn en 64 landoj. En fino de 1932 pli ol 100 junuloj diverslande estis en malliberejo pro rifuzo de milita servo. I. K. multe helpas al tiuj, kiuj tiamaniere suferas por la paco de la homaro. M. C. BUTLER.