Milk And Kisses

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Milk And Kisses estas albumo de Cocteau Twins eldonita en 1996. Ĝi estis ilia lasta albumo; kunveno du jarojn poste por registri alian albumon finis en la disiĝo de la muzikgrupo.

Milk And Kisses estis rigardata de multaj aŭskultantoj kiel reiro al la radikoj de la muzikstilo post la antaŭa albumo Four Calendar Cafe. Revenis pli buntaj sonoj kaj la "muro de sono" gitarumado kiu estis la plej distinga eco de la grupo. Ankaŭ la kantado de Elizabeth FRASER reiris al nekomprenebleco, kaj la unua kanto "Violaine" eĉ havas renversitan kantadon por des pli malfacili la rekonon de ŝiaj vortoj.

Listo de kantoj[redakti | redakti fonton]

  1. Violaine
  2. Serpentskirt
  3. Tishbite
  4. Half-Gifts ("Duondonacoj")
  5. Calfskin-Smack
  6. Rilkean Heart
  7. Ups
  8. Eperdu
  9. Treasure Hiding ("Trezorkaŝado")
  10. Seekers Who Are Lovers ("Serĉantoj kiuj estas amantoj")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.