Mille Lacs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mille Lacs
lago
Situo Minesoto, Usono
Speco de la lago Morena akvobaraĵa lago
Ĉefaj elfluoj la rivero Rum
Datenoj
Koordinatoj 46° 14′ 17″ N, 93° 38′ 36″ U (mapo)46.238131-93.643414381Koordinatoj: 46° 14′ 17″ N, 93° 38′ 36″ U (mapo)
Mille Lacs (Minesoto)
Mille Lacs (Minesoto)
DEC
Mille Lacs
Mille Lacs
Map
Mille Lacs
Supermara alteco 381 m
Surfaca areo 207 kvadrataj mejloj (536 km²)dep1f5
Maksimuma profundo 42 futoj (13 m)f10
vdr
Ĉi tiu grandega statuo, staranta en parko ĉe usona vojo 169 en Garrison (Minesoto), salutas vizitantojn kaj promesas grandan fiŝkaptadon en Mille Lacs.

Mille Lacs (kvankam la vorto estis originale franca, la 's' estas prononcata en Minesoto), estas lago en la usona ŝtato Minesoto, situanta en la distriktoj Mille Lacs County, Aitkin County kaj Crow Wing County, norde de la metropola regiono de Minneapolis kaj Saint Paul. En la oĝibva lingvo la lago estas nomata Misi-zaaga'iganiing ("granda lago").

Geografio[redakti | redakti fonton]

Je 207 kvadrataj mejloj (132.500 surfacaj akreoj), (536 km²), Mille Lacs estas la dua plej granda lago de Minesoto. Ĝia maksimuma profundo estas 42 futoj (13 m), dum multa de la ĉefa parto de la lago profundas inter 20 kaj 38 futoj (6 al 12 m). La norda duono enhavas la plejparton de la kotaj ebenaĵoj de la lago kaj la suda duono de la lago havas pli da gruzaj kaj rokaj baroj. Ĉiuj flankoj de la lago ofertas iun malprofundan rifo-supran fiŝkaptadon. Profundakvan fiŝkaptadon oni faras sur la suda profunda gruzo kaj rokoj kaj ankaŭ sur dekoj da kotaj ebenaĵoj en la norda duono de la lago. Borda fiŝkaptado diverstipa okazas ĉie ĉirkaŭ la lago. La trudherba linio estas je naŭ al dek futoj (274 al 305 cm).


Historio[redakti | redakti fonton]

Arkeologoj indikas, ke ĝi estas unu el la plej fruaj lokoj de homa setlado en la ŝtato. La rivero Rum defluas de la lago Mille Lacs en la riveron Misisipo sude en Anoka (Minesoto). La ŝtata parko Father Hennepin kaj partoj de la indiana rezervejo Mille Lacs estas ĉe la lago. Sur fruaj francaj mapoj la lago estis ankaŭ sciata kiel Lac BaudeMinsisaugaigun. En la dakotaa lingvo la lago estas sciata kiel Mde Wakan (Spirita/Mistika Lago).

Urboj sur Mille Lacs[redakti | redakti fonton]

  • Garrison
  • Isle
  • Malmo
  • Vineland
  • Wahkon
  • Wealthwood

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]