Millennium Bridge (Londono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Millenium Bridge en Londono kaj Katedralo Sankta Paŭlo.

La Millennium Bridge (miljaro ponto) estas ponto por piedirantoj finkonstruita la 10-an de junio 2000. Ĝi trairas la riveron Tamizon en Londono kaj estas nuntempe turisma vidindaĵo. Ĝi famas pro siaj mirindaj ŝanceliĝoj.

Ĝi ligas Katedralon Sanktan Paŭlon kun la Tate Moderna.