Millerovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Millerovo
urbo • administra dividaĵo de Rusio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 346130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 35 384  (2018) [+]
Loĝdenso 694 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 55′ N, 40° 24′ O (mapo)48.91666666666740.4Koordinatoj: 48° 55′ N, 40° 24′ O (mapo) [+]
Alto 130 m [+]
Areo 51 km² (5 100 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Millerovo (Rusio)
Millerovo (Rusio)
DEC
Millerovo
Millerovo
Situo de Millerovo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Millerovo [+]
vdr

Millerovo (ruse Миллерово) urbo en Rostova provinco de Rusio. Fondita en 1786, ĝi ricevis statuson de urbo en la jaro 1926. La urbo situas ĉe rivero Glubokaja (Глубокая), 218 kilometrojn norden de Rostov-na-Donu. Grava fervojstacio kaj nodo de aŭtovojoj.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 60424.

La interurba telefona kodo estas 86315, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

La urbon fondis kazaka armeestro Ivan MILLER en 1876 kiel malgrandan loĝlokon, kie staris lia domo kaj bieno. La setlejon li nomis Millerovo, laŭ sia familinomo. Fine de la 19-a jarcento tra la loko oni konstruis fervojon, kio kaŭzis drastan aktiviĝon de loka vivo. En Millerovo estis prilaborata plejparto de nutro-produktoj, kolektataj en areoj ĉe Don kaj parto de Ukrainio.

Nuntempe en la urbo funkcias kelkaj uzinoj (produktas mekanismojn por agrikulturo, gumaĵojn ktp.).

Dek mezlernejoj, muzika lernejo por infanoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.