Miloslav Švandrlík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miloslav Švandrlík
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1932 (1932-08-10)
en Prago
Morto 26-an de oktobro 2009 (2009-10-26) (77-jaraĝa)
en Prago
Tombo Kutná Hora vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Memorigilo Miloslav Švandrlík
Profesio
Alia nomo Roman Kefalín • Rudolf Kefalín vd
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto • humuristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miloslav Švandrlík (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1932 en Praha – mortis la 26-an de oktobro 2009 en Praha) estis ĉeĥa verkisto-humuristo. Li uzis pseŭdonomon Roman Kefalín. Se lia baptonomo aperas en formo Miroslav, temas pri eraro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la elementa lernejo li provis plurajn profesiojn, studis du jarojn en la pedagogia fako de la urba muziklernejo en Prago. Post 1950 li abiturientiĝis en kurso por laboristoj. Inter 1953 - 1954 li studis DAMU (Teatra fakultato de Akademio de Muzaj Artoj), sed post du jaroj li forlasis la studadon. Tamen li fariĝis helpananta reĝisoro en Vilaĝa Teatro en Prago.

Li estis soldatigita ĉe Helpaj Teknikaj Regimentoj (t.n. PTP), kio estis fakte armea punlaborejo por politike problemaj soldatoj (ne subtenantaj la komunisman reĝimon, do intelektuloj, nobeloj, kapitalistoj, bienuloj, pastroj k.s.). Post reveno al la civila vivo li nelongan tempon edukis koreajn infanojn kaj fine fariĝis profesia verkisto.

Lia plej sukcesa verko estas Nigraj baronoj, alivorte Ni militis sub Čepička, kiu priskribis la vivon en la kazernoj de la jam menciita armea punlaborejo (Alexej Čepička estis tiutempa ministro de la nacia defendo). La ironiiga stilo satire primokis la socialisman armeon. La verko disvastiĝis samizdate, eldonita estis en 1968 kaj post 1990, fine dufoje sukcese filmita. Post 1990 li verkis plurajn daŭrigojn.

Li kunlaboris kun teatroj kaj gazetoj (humura gazeto Dikobraz, gazetoj por geknaboj k.a.). Liajn verkojn ilustras Jiří Winter Neprakta, kun kiu li ofte elpensadis anekdotojn. Li verkis ankaŭ scenarojn por radio kaj televido. En amuzaj televidaj programoj li kapablis krei poemojn uzante vortojn, kiujn spektantoj en teatro al li spontane diktis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Z chlévů i bulvárů (El staloj kaj bulvardoj, 1960)
  • Krvavý Bill viola (Sanga Bill violo, 1961)
  • Od Šumavy k Popokatepetlu (Ekde Bohema arbaro al Popokatepetlo, 1962)
  • Kovbojská romance (Vakera romanco, 1964)
  • Hrdinové a jiní podivíni (Herooj kaj aliaj stranguloj, 1969)
  • Drakulův švagr (Bofrato de Drakulo, 1970, kolekto de sci-fi-rakontoj)
  • Mořský vlka a veselá vdova (Marlupo kaj gaja vidvino, 1970)
  • Praha plná strašidel (Prago plena de fantonoj, 1970)
  • Neuvěřitelné příhody žáků Kopyta a Mňouka (Nekredeblaj aventuroj de la lernantoj Hufo kaj Miaŭo, 1973)
    • Žáci Kopyto a Mňouk a mimozemšťané (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo kaj eksterteranoj)
    • Žáci Kopyto a Mňouk opět zasahují (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo denove intervenas)
    • Žáci Kopyto a Mňouk a lesní netvor (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo kaj arbara monstro)
    • Žáci Kopyto a Mňouk a Stříbrňáci (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo kaj Arĝentuloj)
    • Žáci Kopyto a Mňouk v jihlavských katakombách (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo en la katakomboj de Jihlava)
    • Žáci Kopyto a Mňouk a černá magie (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo kaj nigra magio)
    • Žáci Kopyto a Mňouk, postrach Posázaví (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo, teruro en la regiono de rivero Sázava)
    • Žáci Kopyto a Mňouk na stopě (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo sekvas spuron)
    • Žáci Kopyto a Mňouk a náměsíčníci (Lernantoj Hufo kaj Miaŭo kaj somnambuloj)
  • Doktor od jezera Hrochů (Doktoro ĉe la lago de Hipopotamoj, 1980)
  • Muž, který se topil (Viro, kiu estis dronanta, 1985)
  • Šance jako hrom (Ŝanco kolosa, 1989)
  • Dívka na vdávání (Edzinigebla knabino, 1991)
  • Šlo mi o krk, pánové (Mi riskis la kolon, sinjoroj, 1991)
  • Tlustý muž pod Jižním křížem (Dika viro sub la Suda Kruco, 1991)
  • Zrovna teď musíš čůrat? (Ĉu ĝuste nun vi devas pisi? 1991)
  • Starosti korunovaných hlav (Zorgoj de kronitaj kapoj, 1992)
  • Zazvoňte mi umíráčkem! (Sonorigi por mi per mortsonorilo! 1992)
  • Na nebožtíka vypadáte skvěle (Se mortinto, vi aspektas belege, 1992 - elvokita fantomo de mortinta orakulino)
  • Unesli Mňouka, Baskerville! (Oni forkaptis Miaŭon, Baskervilo! 1992)
  • Sexbomba na doplňkovou půjčku (Seksbombo pruntita laŭ poparta pagado, 1994)
  • Válka skřetů (Milito de koboldoj, 1996)
  • Vražda mlsného humoristy (Murdo de frandema humuristo, 2000)
  • Stařec a moře piva (Oldulo kaj la maro da biero, 2005)
  • Neuvěřitelné příhody žáků Kopyta a Mňouka (Nekredeblaj aventuroj de la lernantoj Hufo kaj Miaŭo, 2006)

Esperantlingve en manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

  • Nigraj baronoj (tr. Marie Bartovská)
  • Marlupo kaj gaja vidvino (tr. Josef Vondroušek)
  • Zorgoj de kronitaj kapoj (tr. Josef Vondroušek)
  • Edzinigebla knabino (tr. Josef Vondroušek)
  • Honestan edzinon mi serĉas (tr. Josef Vondroušek)
  • Ĉu vi veturos, Lidunjo?“ (tr. Josef Vondroušek)
  • Influo de agrabla hejma medio (tr. Josef Vondroušek)
  • Influo de la agrabla hejma medio (tr. Jarmila Rýznarová)