Miloslav Bogdanov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miloslav Bogdanov
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

EdE-B

Miloslav S. BOGDANOV, (esperantigite: Diodono, Favorgloro) (nask. en urbeto Trn; mortis ĉirkaŭ 1914 en Sofio) estis bulgara notario kaj advokato en Sofio kaj aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por bulgaroj kun vortaretoj Esperanto-bulgara kaj bulgara-Esperanto, 1889.

Bogdanov estis fondinto de la unua Esperanto-societo en Bulgario kaj eldoninto de la gazeto "Mondlingvisto" kaj de "La Espero" (baldaŭ ĉesintaj, 1889/91). Ĉ. 1908 li proklamis novan projekton de Lingvo Internacia, imitaĵon de Esperanto kun multa enmikso de bulgaraj vortoj, kun strange kombinita alfabeto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1890: Bogdanov, Miloslav S. Polen uchebnik za svetski-ut ezik ot Dr. Esperanto Chast vtora internac.-bulg. rechnik i chast treta bulg. internac. rechnik. PLENA LERNOLIBRO por la mondlingvo de D-r Esperanto. parto unua Plena Gramatiko. parto dua Vortaro Internacia-Bulgara kaj parto tria Vortaro Bulgara-Internacia. Sofia: Miloslav S. Bogdanov, 1890. [32] p. — pr. Pridvorna Pechatnitsa, Sofia. 15 x 11 cm.