Milvignes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milvignes
Blazono de Milvignes
Blazono de Milvignes
Blazono de Milvignes
Kastelo de Colombier, komunumo Milvignes
Kastelo de Colombier, komunumo Milvignes
Kastelo de Colombier, komunumo Milvignes
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Milvignes
Koordinatoj  46° 58′ 0″ N 6° 51′ 45″ O / 46.96667 °N, 6.86250 °O / 46.96667; 6.86250 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 0″ N 6° 51′ 45″ O / 46.96667 °N, 6.86250 °O / 46.96667; 6.86250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8887
Areo 8,78 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 2012 Auvernier
2013 Colombier
2014 Bôle
Komunumkodo 6416
Mapo de Milvignes
Mapo de Milvignes
Situa mapo de Milvignes
vdr

Milvignes estas komunumo en la Distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 8887 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Milvignes situas ĉe la bordo de la Lago de Neŭŝatelo proksimume 4 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Auvernier, Bôle kun la setlejoj Treyvaux, La Croix, La Mairesse kaj Les Colleises, kaj Colombier kun la setlejoj Cottendart kaj Le Villaret.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,78 km², de kiuj 22,1% estas kovritaj de arbaro, 38,0% servas por agrikulturo kaj 38,5% por setlado.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Milvignes limas en nordo al Corcelles-Cormondrèche, en nordnordoriento al Peseux, en nordoriento al Neŭŝatelo, en oriento al la Lago de Neŭŝatelo, en sudo al Boudry, kaj en okcidento al Rochefort.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Milvignes la kantona ĉefvojo n-ro 5 de Neŭŝastelo al Laŭzano kaj la svisa aŭtovojo A5, kiu disponas pri alveturejo sur la komunuma teritorio. En okcidento tra la komunumo krome pasas la kantona ĉefvojo n-ro 173 de Boudry al Rochefort. Colombier disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al Laŭzano. La komunumo estas ankaŭ servata de la neŭŝatela tramlinio n-ro 5 de Neŭŝatelo al Boudry.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Milvignes estis kun efiko de la 1-an de januaro 2013 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Auvernier, Bôle kaj Colombier.[3]

La unua dokumenta mencio de Colombier datiĝas el la jaro 1228 kiel Columbier. Sub la hodiaŭa kastelo de Colombier estis trovitaj la restaĵoj de unu el la plej grandaj romiaj vilaoj en Svislando. La unua dokumenta mencio de Colombier datiĝas el la jaro 1228 kiel Columbier. La kastelo de Colombier estis dum mezepoko la sidejo de la Senjorujo de Colombier. En la jaro 1534 la grafo de Neŭŝatelo akiris la senjorujon. Ĝis 1832 Colombier estis la sidejo de neŭŝatela majorejo.[4]

La unua dokumenta mencio de Auvernier datiĝas al la jaro 1011 kiel Averniacum. En malfrua mezepoko la Grafoj de Neŭŝatelo estis la senjoroj de Auvernier. La senjoroj de Colombing, vasaloj de la Grafoj de Neŭŝatelo ekzercis la servutecon pri la loĝantoj de Auvernier. Ankaŭ la katedrala kapitulo de Laŭzano posedis diversajn rajtojn en Auvernier. En la jaro 1357 la Grafoj de Neŭŝatelo permesis al la loĝantaro de Auveriner la utiligadon de la arbaro de Cottendard, kio kaŭzis konfliktojn kun aliaj vilaĝoj. En la 15-a kaj komence de la 16-a jarcento la loĝantoj de Auvernier sin liberaĉetis de la servuteco kaj fariĝis eksterurbaj civitanoj de Neŭŝatelo. En la jaro 1599 preskaŭ ĉiuj eksterurbaj civitanoj inter kiuj ankaŭ la auvernieranoj rezignis pri la civitanaj rajtoj, kiujn ili reakiris nur en la 19-a jarcento. Ĝis 1848 Auvernier estis parto de la majorejo de La Côte.[5]

La unua dokumenta mencio de Bôle datiĝas el la jaro 1346 kiel Boule. En Bôle estis trovitaj 30 tomboj el la epoko de la Merovidoj. Dum mezepoko Bôle formis parton de la grandparoĥo Pontareuse. Ĝis 1848 Bôle estis parto de la kastelvoktejo Boudry sub la regado de la Grafoj de Neŭŝatelo.[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]