Milvokio

El Vikipedio
(Alidirektita el Milwaukee)
Saltu al: navigado, serĉo
loko de Milwaukee en Viskonsino

.

Milvokio (anglalingve Milwaukee [ˌmɪlˈwɑːkɪ]) estas la plej granda urbo de la usona ŝtato Viskonsino, kaj la 23a plej granda en Usono. Ĝi estas la ĉefubo de Milvoki-Kantono, kaj la kultura kaj ekonomia centro de la Milvoki-Racin-Kenoŝa Aglomeraĵo. Milwaukee havis 594 833 enloĝantojn la 1-an de avrilo 2010, kalkulante la antaŭurbojn ĉ. 1,7 milionojn.

La unuaj Eŭroanoj pasinte ĉi-tie estis misiistoj kaj pelt-komercistoj francaj. En 1818, franc-kanada komercisto Solomon Juneau kaj sia edzino idiĝena establiĝis sin apud la lago; kaj en 1846 la urbeto de Juneau kaj du rivala urbetoj kuniĝis krei la Urbo de Milvokio.[1] Granda kvanto de germanaj, irlandaj, polaj kaj aligentaj envenantoj krekigis la loĝantaro dum la sekvantaj jardekoj; kaj la anoj de la 48-uloj kreis kulturo de progresema, kelkfoje preskaŭ revoluciaj, liberpenso.

Dum la dua duono de la 19a jarcento, Milvokio ŝanĝiĝis de loka centro por komerco en greno, viando, kaj ligno, ĝis grava usona fabrikurbo, mondfama bierfarista centro, kaj ĉefa centro de germanlingva kulturo en Nord-Ameriko (Deutsche-Athen). Samtempe, ĝia laboristaro kreskiĝis en sinkonato kaj organizado. Ĝis 1910, la Socialista Partio, laborante kun la lokaj sindikatoj, povis elekti Socialistan urbestron kaj konsilantaron urban, kaj la kantonan knosilantaron ankaŭ. Dum la 20a jarcento, Milvokio estas la plej granda usona urbo kiu elektis (multfoje, multjare) socialistan registaron. Post 1960, tiu tradicio socialdemokratia malfortiĝis, aŭ almenaŭ montriĝis en la loka Demokrata Partio.

Kun la kaduko de la usona fabrik-industrio post 1974, Milvokio malkrekiĝis en loĝantaro kaj sia ekonomio malsaniĝis. Lastatempe, aperis malgrandaj indikoj de plifortigo en la ekonomia de la centra urbo.

Etimologio [redakti]

La nomo "Milwaukee" devenas de la algonkina vorto millioke, kiu signifas bona/bela/plezura lando, de la lingvo de la Potawatomi-indianoj minwaking aŭ de la aniŝinabeka lingvo ominowakiing, kunvenejo [ĉe la akvo].[2][3] Unuaj eŭropanoj nomis la riveron Milwaukee kaj la ĉirkaŭan landon laŭ diversaj nomoj: Melleorki, Milwacky, Mahn-a-waukie, Milwarck kaj Milwaucki. Dum multaj jaroj oni skribis "Milwaukie".

Unu rakonto pri la nomo de Milwaukee estas jena: "Unu tagon en la 30-aj jaroj de la lasta jarcento [1800] gazeto simple ŝanĝis la nomon al Milwaukee kaj ĝis nun ĝi restis Milwaukee."[4] Oni daŭre trovas la skribmanieron Milwaukie por Milwaukie, Oregono, nomita laŭ la viskonsina urbo en 1847, antaŭ disvastiĝis la nuna skribmaniero de Milwaukee.

Art-muzeo de Milwaukee

Notoj kaj referencoj [redakti]

  1. City of Milwaukee. CITY OF MILWAUKEE INCORPORATED, PAGE 164, 1846; PAGE 314, 1851 (PDF). Alirita 2007-04-08.
  2. William George Bruce, 1936, A Short History of Milwaukee, eldonejo The Bruce Publishing Company, LLCN 36010193, paĝo 15
  3. Ojibwe Dictionary, Freelang
  4. William George Bruce, 1936, A Short History of Milwaukee, eldonejo The Bruce Publishing Company, LLCN 36010193, paĝoj 15–16

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala ttt-ejo de la urbo de Viskonsino (angle)
Ekstera ligilo    Vizitu Milwaukee-n (turismaj informoj) (angle)
Ekstera ligilo    Germana Festo en Milwaukee (angle)