Mimi o sumaseba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Se vi streĉas la orelojn"
animea filmo • longa movbilda filmo • anime based on a manga
Originala titolo 耳をすませば
[Mimi ŭo sumaseba]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 15 jul. 1995, 5 feb. 1995, 13 dec. 1996
Daŭro 111 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Kitarō Kōsaka
Reĝisoro(j) Kondo Joŝifumi
Produktisto(j) Toshio Suzuki • Miyazaki Hayao
Scenaro Mijazaki Hajao
Laŭ la verko de Hiiragi Aoj
Muziko de Nomi Juĝi
Produktinta firmao Studio Ghibli
IMDb
vdr

Mimi o sumaseba (japane: 耳をすませば [mimi ŭo sumaseba], laŭvorte: Se vi streĉas la orelojn) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli, publikigita en 1995. La filmo rakontas delikatsente pri la kreskanta amo inter du gejunuloj.

La reĝisoro estis Kondo Joŝifumi. La scenaron por la filmo skribis Mijazaki Hajao (kaj estis produktanto), la rakonto bazas sur mangao de Hiiragi Aoj. La muzikon por tiu filmo komponis Nomi Juĝi.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La 14-jara lernantino Cukiŝima Ŝizuku loĝas kun sia familio en Nova Urbo Tama (多摩ニュータウン [Tama Njūtaun]) en Tokio kaj pasigas sian tempon elpensante novan tekston por la usona kanto "Take me home, country roads" [tejk mi hoŭm kantri roŭdz] ("prenu min hejmen, kamparaj vojoj"), samtempe neglektante sian lernejan studon. Iutage ŝi hazarde trovas rave belan butikon de brokantaĵo, kaj maljuna butikestro montras al ŝi fascinan antikvan staran horloĝon kaj katan figuron, nomatan "Barono". Poste ŝi eltrovas, ke junulo de ŝia lernejo, Amasaŭa Sejĝi estas la nepo de la maljuna viro el la butiko. Ŝizuku jam antaŭe sciis la nomon de Sejĝi, ĉar li prunteprenis ofte la samajn librojn el la biblioteko kiel ŝi — ĉiam antaŭ ŝi. Kiam ŝi ekscias, ke li klopodas iĝi viol-faristo, ŝi hontas, ĉar ŝi vivas sen havi tielan celon, sed malrapide amikiĝas kun li. Kiam Sejĝi foriras al Italio por provstudo ĉe instrument-faristo en Kremona, ŝi decidas iĝi verkisto kaj skribi novelon pri la kata figuro antaŭ lia reveno...

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Cukiŝima Ŝizuku (月島雫 [cukiŝima ŝizuku])
14-jara lernantino kaj legemulino, la protagonisto de tiu filmo.
  • Amasaŭa Sejĝi (天沢聖司 [amasaŭa sejĝi])
15-jara lernanto en la sama lernejo kiel Ŝizuku.
  • Cukiŝima Ŝiho (月島汐 [cukiŝima ŝiho])
La 19-jara fratino de Ŝizuku.
  • Cukiŝima Sejja (月島靖也 [cukiŝima seija])
La patro de Ŝizuku.
  • Cukiŝima Asako (月島朝子 [cukiŝima asako])
La patrino de Ŝizuku.
  • Niŝi Ŝiro (西司郎 [niŝi ŝirō])
La 80-jara butikisto kaj avo de Sejĝi.
  • Harada Juko (原田夕子 [harada jūko])
14-jara samklasanino kaj amikino de Ŝizuku.
  • Sugimura (杉村 [sugimura])
14-jara samklasano de Ŝizuku.
  • Mun (ムーン [mūn], laŭvorte: luno)
Memvola, iomete mistera virkato.

Filmo[redakti | redakti fonton]

La filmo "Mimi o sumaseba" aperis en 1995 en la kinejoj de Japanio, kaj en la jarfino de 1995 ankaŭ sur laserdisko (LD). Tiu laserdisko estis la unua japana filmo, kiu estis aĉetebla kun Dolby Digital (DD 5.1). Kelkajn jarojn poste, en 2002 tiu filmo aperis en Japanio ankaŭ sur DVD kun japanaj kaj anglaj subtekstoj.

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la filmo Ŝizuku tradukas la usonan kanton "Take me home, country roads" en la japanan por la lerneja ĥoro kaj ankaŭ verkas novan tekston por tiu kanto pri sia hejm-urbo, titolita "Concrete Road" ("betonstrato"). Tiu kanto sonas kelkfoje en la filmo kaj ludas tie sian rolon.

La scenoj en la fantasta lando, pri kiu Ŝizuku skribas sian novelon, entuziasmigis la rigardantojn tiome, ke Studio Ghibli poste decidis produkti alian filmon pri la fantasta mondo de la kato "Barono". Tiu filmo aperis 2002 kaj nomiĝas Neko no ongaeŝi ("La kato repagas sian dankŝuldon").

Tiu filmo estas la ununura, en kiu Kondo Joŝifumi estis reĝisoro. Li estis la planita sekvanto de Mijazaki Hajao kaj de Takahata Isao en la Studio Ghibli, sed li mortis 1998 nur 47-jaraĝe pro aneŭrismo.

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

lingvo titolo signifo
angla Whisper of the Heart flustro de la koro
ĉeĥa Šepot srdce flustro de (la) koro
franca Si tu tends l'oreille se vi streĉas la orelon
hispana Susurros del corazón susuroj de la koro
hungara A könyvek hercege la princo de libroj
itala Il sospiro del cuore la suspiro de la koro
japana 耳をすませば se vi streĉas la orelojn
kantona 夢幻街少女 junulino (sur) sonĝa strato
normĉina 心之谷 la valo de la koro (aludo al la jam fama filmo de Mijazaki,
normĉine: 风之谷 "(la) valo de (la) vento")
pola Słuchaj uważnie aŭskultu atenteme

Libroj[redakti | redakti fonton]

En 1995 la filmo Mimi o sumaseba aperis ankaŭ kiel kolorplena kvar-voluma filmkomikso.