Minamata
El Vikipedio
Minamata (japane 水俣市 ) estas japana urbo en Prefektujo Kumamoto sur insulo Kyūshū ĉe marbordo de la Orientĉina maro. En la ĉirkaŭo ekzistas pluraj varmegaj fontoj, kiuj estas uzataj por banado.
[redakti] Historio
La urbo estis fondita la 1-an de aprilo 1949.
Minamata iĝis dismonde konata kiel nocio por mediaj damaĝoj pro nekontrolita subnmeto de defalaĵoj, pro kio en la loko aperis malsanoj meze de la 1950-aj jaroj damaĝoj en la centra nervosistemo de la homoj kaj bestoj. Tion kaŭzis kronika hidrarga veneniĝo de nepurigitaj defluaĵoj de kemia fabriko de la firmao Chisso. Oni nomis tiun malsanon poste Minamata-malsano. Laŭ hodiaŭaj kalkuloj, la veneiĝo damaĝis 10.000 homojn, el kiuj mortis 3.000 pro tio.
