Minamoto no Yoritomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Minamoto no Joritomo)
Minamoto no Yoritomo
Joritomo sur pentraĵo el 1179
Joritomo sur pentraĵo el 1179
Persona informo
源頼朝
Naskiĝo 9-an de majo 1147 (1147-05-09)
en Atsuta-ku, Heian Japan
Morto 9-an de februaro 1199 (1199-02-09) (51-jaraĝa)
en Kamakura, Kamakura-ŝogunregistaro
Mortis per ĉevalfalo vd
Tombo Tomb of Minamoto no Yoritomo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Subskribo Minamoto no Yoritomo
Familio
Dinastio Kawachi Genji vd
Patro Minamoto no Yoshitomo vd
Patrino Yura Gozen vd
Gefratoj Bōmon Hime • Minamoto no Mareyoshi • Ano Zenjō • Minamoto no Yoshitsune • Minamoto no Noriyori • Minamoto no Tomonaga • Minamoto no Yoshihira • Minamoto no Yoshikado • Gien vd
Edz(in)o Hōjō Masako • Yaehime • Kame no Mae • Daishin no Tsubone • Tone no Tsubone vd
Infanoj Minamoto no Yoriie • Minamoto no Sanetomo • Ōhime • Sanman • Jōgyō • Ōtomo Yoshinao • Q106596010 vd
Parencoj Asukai Masatsune vd
Profesio
Okupo politikisto • bushi • urbanizisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Minamoto no YoritomoMinamoto no Joritomo (japane: 源 頼朝, Hepburne: Minamoto no Yoritomo) (9-an de majo 1147 – 9-an de februaro 1199) estis japana ŝoguno, fondinto kaj unua gvidanto de Kamakura-bakufu. Li regis inter 1192 kaj 1199.

Lia patro mortis en 1160 en la Heiĝi-ribelo, dum batalo kontraŭ Taira-klano. Oni tiam forpelis liajn filojn al provinco. Joritomo venis sub inspekton de la Hoĝo-klano, pli poste ŝi geedziĝis kun Hoĝo Masako, nome la „Monaĥina ŝoguno”. Dum nova fazo de la milito inter la klanoj Taira kaj Minamoto, li mem estis venkita en 1180 kaj migris al Kamakura, kie establis la pli postan ŝogunan centron. Post kiam li kun helpo de pli juna frato Minamoto no Josicune en 1185 venkis la Taira-klanon kaj post kiam li venkis, murdis la rivalan fraton, Joritomo en 1192 ricevis de la imperiestro la ŝogunan titolon, signifanta tiam nur la militistan ĉefkomandantan titolon, kiun poste li plenigis per diktatoreca potenco, bazante la sekvan sepjarcentan potencon de la samurajoj. Post ŝoguneco de liaj du filoj, Joriije kaj Sanetomo, la potenco transiris al la parencaj Hoĝo-j, kiel "regentoj".

Joritomo estas simbolo en la japana historio pri la trankvil-sanga krueleco, lia figuro paradokse estas analoga al la modern-epokaj politikistoj, dum la veran samurajan spiriton reprezentas la venkita, romantika figuro de Josicune.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]