Minamoto no Yoritomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joritomo sur pentraĵo el 1179

Minamoto no YoritomoMinamoto no Joritomo (japane: 源 頼朝, Hepburne: Minamoto no Yoritomo) (9-an de majo 1147 – 9-an de februaro 1199) estis japana ŝoguno, fondinto kaj unua gvidanto de Kamakura-bakufu. Li regis inter 1192 kaj 1199.

Lia patro mortis en 1160 en la Heiĝi-ribelo, dum batalo kontraŭ Taira-klano. Oni tiam forpelis liajn filojn al provinco. Joritomo venis sub inspekton de la Hoĝo-klano, pli poste ŝi geedzioĝis kun Hoĝo Masako, la „Monaĥinan ŝogunon”. Dum nova fazo de la Taira–Minamoto-milito, li mem estis venkita en 1180 kaj migris al Kamakura, kie establis la pli postan ŝogunan centron. Post kiam li kun helpos de pli juna frato Minamoto no Josicune en 1185 venkis la Taira-klanon kaj post kiam li venkis, murdis la rivalan fraton, Joritomo en 1192 ricevis de la imperiestro la ŝogunan titolon, signifanta tiam nur la militistan ĉefkomandantan titolon, kiun poste li plenigis per diktatoreca potenco, bazante la sekvan sepjarcentan potencon de la samurajoj. Post ŝoguneco de lia dua filoj, Joriije kaj Sanetomo, la potenco transiris al la parencaj Hoĝo-j, kiel "regentoj".

Joritomo estas simbolo en la japana historio pri la trankvil-sanga krueleco, lia figuro paradokse estas analoga al la modern-epokaj politikistoj, dum la veran samurajan spiriton reprezentas la venkita, romantika figuro de Josicune.