Minas-Ĝerajsa Fromaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Minas-Ĝerajsa Fromaĝo

Minas-Ĝerajsa Fromaĵo estas fromaĝo tradicie produktita en la brazila ŝtato de Minas-Ĝerajso.

La specoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi venas en tri specoj, nomitaj Frescal (freŝa fromaĝo), Meia-cura (iomete maturiĝinta fromaĝo) kaj Curado (maturiĝinta fromaĝo). Ekzistas ankaŭ kvara speco konata kiel Queijo Padrão (norma fromaĝo) estis evoluigita pli ĵuse kaj povas esti trovata en preskaŭ ĉiuj superbazaroj kaj legombutikoj en Brazilo. Minas-Ĝerajsa Fromaĵo estas farita de bovina lakto laŭ la tradicio. Normale ĝi estas maturigita nature en subĉielaĵo aŭ super kuiriloj por sekiĝi pere de la varmeco.

Frescal[redakti | redakti fonton]

Fromaĝo Frescal estas servita tre freŝa, proksimume 4-10 tagojn post preparo, daŭre blanka kaj delikata. La bona fromaĝo Frescal devas esti suka, mola, iomete grajneca kaj de milda gusto. Ĝi ne estas bona por kuiri.

Curado[redakti | redakti fonton]

Fromaĝo Curado estas preta por konsumo kiam la suko vaporiĝis kaj la fromaĝo solidiĝis kaj akiris flavecan nuancon. Ĝi estas iomete pli grajniganta ol la fromaĝo Frescal kaj kun pli forta gusto.

Agnosko[redakti | redakti fonton]

Laŭ IPHAN Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo de Brazilo ĉi tiu fromaĝo estas agnoskata kiel ne materiala heredaĵo de la ŝtato de Minas-Ĝerajso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]