Minas de Río Tinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minas de Río Tinto
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21660
Retpaĝaro www.riotintodigital.es
Politiko
Urbestro Nuria Hernández Clavijo (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 4 221  (2009)
Loĝdenso 154 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 42′ N, 6° 36′ U (mapo)37.6947137-6.5940364Koordinatoj: 37° 42′ N, 6° 36′ U (mapo) [+]
Alto 426 m [+]
Areo 24 km² (2 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Minas de Río Tinto (Andaluzio)
Minas de Río Tinto (Andaluzio)
DEC
Minas de Río Tinto
Minas de Río Tinto
Situo de Minas de Río Tinto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Minas de Riotinto [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Minas de Río Tinto (minoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Riotinteños. La censita populacio en 2009 estis 4221 loĝantoj kaj la denseco estas 175,88 loĝ./km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Minas de Río Tinto estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Mineja Zono en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 416 m; je 74 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 41' N, 6º 35' Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Sed el la 19a jarcento minado de kupro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva maŝinaro uzita en Minas de Riotinto.
Río Tinto.
Luna pejzaĝo.

La mineja deveno de la vilaĝo dependa de la brita hegemonio konstruis koloniecan specifan vilaĝon ege dividitan en apartajn kvartalojn (diference de la tipa andaluzia vilaĝo) kiuj nur dum la 20a jarcento unuiĝis per konstruado de pliaj domaroj inter ili. Fakte la historio de la minekonomio iras al la Kuprepoko, kaj ĉiuj postaj civilizacioj laboris tie, kiel ekzemple kaj ĉefe la romianoj kaj islamanoj.

La britoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 18a jarcento komencis la kapitalisma ekspluatado de la kuprominoj, kiam svedo L. Wolters aĉetis la minejojn en la 18a jarcento. Sed la eksplodo de la industria kaj sociekonomia disvolviĝo okazos kiam en 1873 brita entreprenaro aĉetis la minejojn al la hispana ŝtato kontraŭ 92 milionoj de pesetoj kaj fondis la faman entreprenon nome Rio Tinto Company Limited. La industria ekspluatado alportis ankaŭ la unuajn laboristajn protestojn, inter kiuj la unua mediprotekta manifestacio, kiu okazis la 4-a de februaro de 1888 kiam alvenintoj el la tuta komarko protestis kontraŭ subĉiela sulfura bruligado: polico pafis kaj mortis ĉirkaŭ 100 protestantoj. Pro monopolia kontrolo de la brita kompanio en la tuta provinco tio apenaŭ estis konsta en la lando, escepte malmulta disvastigado fare de respublikanoj kaj laboristaj organizoj. Tio estis kerno de romano de la verkisto, naskiĝinta en Minas de Río Tinto, nome Juan Cobos Wilkins en sia verko "El corazón de la tierra" (La koro de la tero) kiu estis siavice enmetita en samnoma filmo en 2007.

Grava historia okazaĵo estis konstruo de fervojo en 1875 inter Riotinto kaj Onubo, por transporti la mineralojn al haveno. Tio alportis al la vilaĝo ankaŭ laborforton devenan el aliaj regionoj kaj el Portugalio, kio poste restos por minlaboroj. Alia historia okazaĵo estis la translokigo de la vilaĝo Riotinto laŭ deziroj de la brita entrepreno, kiu povis fari ĉion ajn. Ĉefe elstaris la kvartalo "de la angloj" tute laŭ brita maniero.

La futbalo[redakti | redakti fonton]

Multaj sociaj aferoj alvenis al la regiono (kaj eĉ al Hispanio) danke al la ĉeesto de la britoj (inĝenieroj, laborestroj, administristoj, kuracistoj ktp) en la areo. Tio okazis pri futbalo. Jam en 1873 ekfunkciis teamo de britoj kiuj ludis futbalon, kiel unu el malmultaj distroj en tiom aprta hispana regiono. En 1878 la RTCL (brita entrepreno) kreis la “Angla Klubo” por la populacio de Minas de Riotinto por sporto, kulturo kaj distro; de tie naskiĝis la teamo Rio Tinto Foot-Ball Club, kiu neniam estis oficialigita de la britoj kaj pro tio ne estas konsiderata la plej malnova hispana futbala teamo. Post 11 jaroj en Onubo oni kreis alian klubon, nome “Huelva Recreation Club” fare de la ankaŭ brita W. Alexander Mackay, por sporto kaj distro kaj el kiu poste naskiĝis kaj federiĝis la ankoraŭ funkcianta futbala teamo Recreativo de Huelva, kiu ja estas konsiderata la plej malnova hispana futbala teamo. Charles Robert Julian membro de la Rio Tinto F.C. partoprenis en la Olimpiaj Ludoj de Antverpeno de 1920.

Ĉirkaŭ 1920 estis en Riotinto pli da 20 teamoj kio montras la futbalemon en la tiama vilaĝo de 12,000 loĝantoj. La teamoj apartenis al kvartaloj, placoj, stratoj kaj estis formataj kaj de knaboj kaj de plenkreskuloj.

Ankaŭ skoltismo komencis en Riotinto kiam ne estis konata en la resto de Hispanio. Laŭ iniciato de Frank Timmis oni kreis grupon de sklotoj ĉirkaŭ 1924. La plej grava okazaĵo estis ĉeesto en julio de 1929 de grupo de 13 lokaj skoltoj, kompreneble rilataj al la brita entrepreno en internacia asembleo (Jamboree).

Krizo[redakti | redakti fonton]

Minoj de Riotinto.

En 1954 la minoj estis denove ŝtatigitaj kaj diversaj entreprenoj ĉefe Unión Explosivos Riotinto ekspluatis ilin. Sed la minoj ne akiris la tiaman riĉon kaj okazis diversaj krizoj, kiuj nuntempe estas pli evidentaj pro la ekonomia tutmonda situacio kaj la prezo de la metaloj, ĉefe de la kupro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]