Mindszent

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mindszent (mindsent) estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Hódmezővásárhely. La nomo signifas Ĉiuj Sanktuloj, laŭ la mezepoka preĝejo.

Blazono de Mindszent

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Mindszent situas sur ebenaĵo, sur maldekstra bordo de Tiso (kie estas haveno kaj pramo), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Szolnok-Makó, inter urboj Szentes kaj Hódmezővásárhely.

Historio [redakti]

Estas menciita preĝejo el 1423. Dum la turka erao la komunumo ne senhomiĝis, nur la proksimaj vilaĝoj. Inter 1884-1950 la vilaĝo estis distriktejo. La fervojo ekfunkciis en 1893. Vilaĝdomo konstruiĝis en 1928. La vilaĝo iĝis urbo en 1993.

Vidindaĵoj [redakti]

Vidindaĵo estas la postbaroka katolika preĝejo.

Famuloj [redakti]

En Mindszent naskiĝis Ferenc Bene (kuracisto).

Komunumoj pri Ĉiuj Sanktuloj en Hungara reĝlando [redakti]

Bogádmindszent Csehimindszent Csíkmindszent Csonkamindszent Érmindszent
Jászómindszent Kassamindszent Kismindszent Ladomérmindszent Mátramindszent
Mindszent Mindszentgodisa Mindszentkálla Pinkamindszent Szepesmindszent