Mineja akcidento de San José en 2010

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La mineja akcidento en la kupra kaj orminejo San José okazis 45 km norde de Copiapó en Ĉilio

La mineja akcidento en la kupra kaj orminejo San José okazis 45 km norde de Copiapó en Ĉilio, la 5-an de aŭgusto 2010. Pro kolapso de tunela vojo, restis 33 ministoj en la minejo en profundo de 700 m. Ili ne povis eskapi pro mankanta mineja eskalo en profundo de 235 m, ili retiriĝis al savprotektejo.

La provborado por trovi ilin sukcesis la 22-an de aŭgusto, kiam oni povis kontakti ilin. Evidentiĝis, ke ili havis bonŝancon, la aero iomete cirkulis, ili havis relative grandan areon por vivteni sin. La nutraĵo jam elĉerpiĝis, ili vivis en varmo de pli ol 27 °C kaj aera humido de 80 % kaj maldikiĝis 7-10 kg, kiam oni malkovris ilin. La sukcesa borado larĝis 16 cm, oni povis poste tra tiu truo enigi nutraĵojn kaj aliajn necesaĵojn por la ministoj.

Oni volas bori truon kun diametro de 60 cm kaj poste elpreni la ministojn. La kalkulita tempodaŭro estas ĉ. 3 monatoj. La savlaboron helpas NASA kaj psikologoj.

Ĉar la savborado pli bone antaŭeniris ol estis planata, oni povis eki la eligon de la ministoj per metala kapsulo jam la 13-an de oktobro.