Minejo Odra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri minejo nomata Odra, pri la alia minejo, nomata pli poste ankaŭ Odra, legu ĉi tie.

La leviĝinta nivelo de rivero Odra ĉiujare inundigis la ĉirkaŭaĵon de la minejo, kies truon ŝirmis alta muro - Minejo Odra en la jaro 1926.

Minejo Odra estis minejo ekzistanta ĝis la jaro 1968. Ĝi situis en ostrava urboparto Přívoz.

Fondinto de la ostrava Minejo Odra estis en la jaro 1907 Suprasileziaj koaksigejoj kaj kemiaj uzinoj, reprezentitaj de Moravia-ostrava minististaro de Marie Anna.

Sed la posedaĵo de tiu ĉi kompanio la minejo estis nur tri jaroj. La minististaron nome finance tre elĉerpis eksperimentoj kun ĉerpado de minejaj akvoj el inundigita minejo Bedřich en Zábřeh nad Odrou. En la jaro 1910 tiel aĉetis ilian plenan minejan posedaĵon Aŭstria mineja kaj metalurgia kompanio kun sidejo en Vieno.

La minejo estis nomita laŭ rivero Odra, kun kiu ĝi najbaris. Tiutempe estis regulo, ke la ministoj identigis la nomojn de ŝaktoj kun nomoj de virinoj, tial ankaŭ la minejo Odra estis konata kiel Oderka.

Monumentoj de minista gloro[redakti | redakti fonton]

La profundigado de la ŝakto estis komencita la 14-an de oktobro 1907, ties fina profundeco estis 448 metroj. En la jaro 1910 estis instalita elektra miniga maŝino. Profundigado de aerumiga truo komencis la 1-an de majo 1908 kaj la ŝakto atingis finan profundeco 260 metroj. La teritorio, sur kiu troviĝas ambaŭ truoj, estis preskaŭ ĉiujare inundigata de rivero Odra, kaj per tio estiĝadis grandaj damaĝoj. Pro ŝirmo kontraŭ la inundoj estis plialtigita masonita firmigo de la truo je du kaj duono de metroj super la tereno.

Telfero veturigis la karbon al koaksigejo[redakti | redakti fonton]

La minejo komencis mini la karbon komence de la jaro 1910 kaj la minado iom post iom plialtiĝis. Sed tuj kiam eksplodis la unua mondmilito estis la trafiko de la minejo ĉesigita kaj oni faris nur necesajn riparojn. La minado estis denove renovigita en la jaro 1916, kiam estis necesa kla karbo por militan produktadon. En la jaro 1928 poste pojara minado faris 189 500 tunoj. La ekspluatita karbo estis transportata per telfero al koaksigejo Ignát.

En la dua duono de 20-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis rekonstruo de la minejo, dum kiu la minejtruo estis profundigita al fina profundeco 471,8 metroj. La profundigo de la aerumiga ŝakto al fina profundeco 259,8 metroj estis finita en la jaro 1928. En la sama jaro enkadre de la rekonstruo oni komencis profundigi aerumigan boron, kiu atingis bezonatan profundecon 79 metroj. Super tiu ĉi boro estis instalitaj du elektraj ventoliloj.

Oderka minis sesdek jaroj[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito enkadre de racionaligo de gvidado de la minejaj entreprenoj, kunigitaj ekde la 1-a de januaro 1946 en nacian entreprenon Ostravaj-karvinaj minejoj (OKM), estis la minejo Odra la 1-an de oktobro 1954 organize aligita al najbara Minejo Jan Šverma kaj ĝi fariĝis ties uzino n-ro 2.

Pro sekvoj de ekonomia prijuĝado de efektiveco de la minadoj de karbo al rilato al tiama malalta prezo de krudnafto estis al 1-a de junio 1968 en la Minejo Odra la minado finita. Ambaŭ ŝaktoj estis en la jaro 1971 surŝutitaj kaj iliaj enirejoj havigitaj per ferbetonaj fermiloj.

En la jaro 1990 estis je nomo Minejo Odra alinomita alia ŝakto - Minejo Vítězný únor. Tiama gvidantaro de OKM ne respektis, ke la minejo de la sama nomo jam en Přívoz en la jaro 1907-1968 ekzistis, kaj tiel okazis senbezonaj interŝanĝoj.