Minejo Petr Bezruč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minejo Petr Bezruč
uhelný důl Terezie/Petr Bezruč, z toho jen: těžní budova, strojovna těžního stroje č. 1, strojovna pomocného těžního stroje
minejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Ĉeĥio
vdr
Konservita ŝaktoskafaldo de la minejo Petr Bezruč

Minejo Petr Bezruč (ĝis la jaro 1946 Minejo Terezie) estas nefunkcia nigrakarba minejo troviĝanta en Silezia Ostrava. La ekspluatado estis ĉi tie finita en la jaro 1992 kaj la areo de la minejo estas nun en administrado de ŝtata entrepreno DIAMO. Ĝi estas nomita laŭ poeto Petr Bezruč.

Historio[redakti | redakti fonton]

Esploro de minadkampo de la hodiaŭa minejo Petr Bezruč estis komencita en la jaro 1838 fare de ministaro J. Gross kaj komp. La konstruado de la minejo mem estis farita en la jaro 1842 kaj la minejo ricevis nomon Terezie. En la jaro 1843 la minejon aĉetis Salomon Mayer Rothschild.

Post aligo al Báňská dráha en la jaro 1862, kiu ebligis pli kapacitan eksporton de la karbo, estis la origina malprofunda ekspluatado ŝanĝita je profundeca. En la jaro 1879 parto de Terezie fariĝis minejo Vizina kaj en la jaro 1883 poste minejo Jindřich.

La nomon Terezie la minejo portis ĝis la jaro 1942, iam okazis ŝanĝo de la nomo je Bergschacht. Post fino de la dua mondmilito la minejo por mallonga tempo revenis al la nomo Terezie, sed jam al la 17-a de julio 1946 la nomo estis ŝanĝita je la nuna Petr Bezruč.

La naciigita minejo en la jaro 1946 fariĝis parto de entrepreno Ostravaj-ŝtonkarbaj minejoj Ostrava (pli posta OKM).

Enkadre de kunigado de la ostravaj minejaj uzinoj estis al la 1-a de julio 1961 sub la minejo Petr Bezruč enmembrigita Minejo de sankta Triunuo. Al la 1-a de januaro 1967 poste estiĝis grupa minejo Ostrava, kiun komune kun la minejo Petr Bezruč kreis ankaŭ minejo Zárubek. Plua reorganizo okazis la 1-an de julio 1987, kiam estis kunigitaj la minejoj Ostrava kaj Hlubina en unu entreprenon kun nomo Minejo Ostrava. La ekspluatado de la karbo en la minejo Petr Bezruč estis finita la 30-an de junio 1992.

Nuntempa stato[redakti | redakti fonton]

Post la fino de ekspluatado la ekspluatiga ŝakto estis superŝutita, sed la ŝaktoskafaldoj restis konservitaj. Pli nova ŝaktoskafaldo estis la 14-an de aŭgusto 2002 forpafita, sed la pli malnova ŝaktoskafaldo estis konservita, ĉar ĝi estas proklamita kiel teknika memorigaĵo.

La areo de la nefunkcia minejo estis elmembrigita el kompanio de OKM en ŝtatan entreprenon DIAMO, la branĉa uzino Odra, kiu okupiĝas per likvidado kaj eluzado de la eksaj nigrakarbaj minejoj en Ostrava-regiono.