Minejo Vítězný únor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri minejo Odra, alinomita en la jaro 1990 el Minejo Vítězný únor. Pri alia minejo, la devena Minejo Odra, legu ĉi tie.

Minejo František - Generalo Svoboda - Vítězný únor - Odra, tiajn ĉi nomojn havis Minejo Odra. Minejo Odra, origine František (Franzschacht) estis fondita fare de Těžířstvo bratří Kleinů (Minististaro de fratoj Kleinidoj) en la jaro 1852. Antaŭ ties fondo la minististaro faris en la estonta minejo ekde la jaro 1849 minadlaborojn, dum kiuj estis la saman jaron fondita mintruo, pli poste nomita František. Enkadre de la konstruado de la minejo estis en la jaroj 1852-1854 tiu ĉi laboraĵo alikonstruita en plurcelan ŝakton. La 12-an de julio 1855 aĉetis la minejon Norda fervojo de imperiestro Ferdinando. Ekde la jaro 1927 estis al ĝi per subterejo transgvidita la minado de Minejo Jiří kaj ekde la jaro 1933 ankaŭ la ekspluatado de Minejo Jindřich.

Post la dua mondmilito la minejo estis la 30-an de marto 1947 alinomita je Minejo generalo Svoboda. PLua alinomado okazis la 16-an de februaro 1953 je Minejo Vítězný únor. Enkadre de ĝenerala rekonstruo de kunigitaj minejoj Vítězný únor, Stachanov kaj Eduard Urx en la jaroj 1961-1971 Minejo Vítězný únor fariĝis la centra uzino de la kunigitaj minejoj. Post nuligo de la minejo Stachanov al la 1-a de januaro 1974 kiel memstara uzino estis al ĝi aligita mineja kampo en Hrušov kaj Minejo Stachanov fariĝis ties uzino. La 1-an de aprilo 1990 la minejo estis alinomita al nomo Odra.

La minejo ekzistis en periodo inter 1852-1998, la minado de nigra karbo okazis ekde la jaro 1854 ĝis la 30-a de junio 1994 kun pojara volumeno 90 - 140 mil da tunoj de la karbo. Minataj estis koridoroj en subaj hrušovaj kaj petřkovicaj tavoloj. La mineja kampo havis areon 811 ha, malfermita ĝi estis per tri truon al la 11-a etaĝo en profundaĵon 1099 metroj.

La 30-an de junio 1994 estis elveturigita lasta vagono ne nur en la minejo Odra, sed en la tuta ostrava parta baseno. La 13-an de aŭgusto 1998 estis superŝutita kiel lasta ĉefa skipa ŝakto kaj la 6-an de novembro 1998 estis forpafita ankaŭ ĝia minejtruo.

Uzinoj de minejo Vítězný únor[redakti | redakti fonton]

Minejo Vítězný únor enkadre de la kunigitaj minejoj fariĝis la ĉefa uzino, la uzino 1.

Uzino 2 - Eduard Urx[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Minejo Eduard Urx.

Uzino 2 Eduard Urx Koblov[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Minejo Eduard Urx Koblov.

Uzino 3 Stachanov[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Minejo Stachanov (Ostrava).