Minejo Zárubek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minejo Zárubek en fora pasinteco - ĝi ne plu ekzistas.

Minejo Zárubek estis nigrakarba minejo troviĝinta en Silezia Ostrava. Antaŭaj nomoj de tiu ĉi minejo en la pasinteco estis Minejo n-ro 5 kaj Hermenegild. Nun la minejo ne ekzistas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua trovo de la nigra karbo en rondo de Zárubek estis farita ĉe rivero Lučina la 29-an de septembro 1844, kie estis trovitaj du ŝtonkarbaj galerioj kun dikeco 32 cm. Sekvis profundigado de boro n-ro 5. En la jaro 1856 la mintruon aĉetis Norda fervojo de Ferdinando kaj tuj estis alpaŝite fondi la minejon. La minejo estis nomita Hermenegild laŭ Hermenegild Fracesconi, la ĝenerala direktoro de Norda fervojo de Ferdinand. Je du jaroj pli poste estis proksime de la ŝakto fondita akva kaj aerumiga truoj. En la sama jaro la minejo estis aligita pere de Báňská dráha al ĉeflinio de fervojo.

La minlaborojn malfaciligis grandaj alfluoj de akvo el gruzsabloj de riveroj Lučina kaj Ostravice. Tial la plej grandaj maŝinekipaĵaro estis instalita ĝuste por ĉerpado de minejaj akvoj.

Pro malfavoraj marketaj rilatoj okazis la 1-an de aŭgusto 1926 kunigo de Minejo Zárubek kun Minejo Alexander. En la jaro 1928 la ekspluatiga ŝakto de la mienjo Zárubek havis profundecon 552 metrojn, la akvoŝakto 332 metrojn, la aerumiga ŝakto Vilém 330 metrojn kaj la ŝakto Jakub 293 metrojn. Iom post iom la ekspluatiga ŝakto estis profundigita al fina profundaĵo 834,8 metroj.

En la jaro 1945 la minejo Zárubek estis naciigita kaj la 1-an de januaro 1946 enmembrigita en nacian entreprenon Ostravaj-karvinaj ŝtonkarbaj minejoj Ostrava.

En la jaro 1954 estis al la minejo aligita Minejo Jan Maria. En tiu ĉi minejo la trafiko estis finita en la jaro 1963 kaj la ŝaktoj estis superŝutitaj. La organiza kunigo de la minejoj Zárubek, Petr Bezruč kaj Alexander en unu nacian entreprenon sub nomo Minejo Ostrava okazis en la jaro 1967.

La 14-an de aprilo 1990 estiĝis en ŝirma piliero de galerio Hugo incendio, kiun oni ne sukcesis likvidi. Tial la 15-an de aprilo 1990 la tuta Minejo Zárubek estis fermita. La ekspluatiga ŝakto estis iom post iom ĝis februaro de 1993 superŝutita en sektoro de la 2-a etaĝo tute suben.

Rekonstruoj kaj modernigoj[redakti | redakti fonton]

La unua pli granda rekonstruo kaj modernigo de minejo Hermenegild estis en la jaro 1874. Estis instalita nova vapora ekspluatiga maŝino de ducilindra tipo. La nova ŝaktoskafaldo havis jam ŝtalan konstrukcion kaj ĝi estis alta 26,8 metroj.

Ĝis unu jaro la ŝakto estis pliprofundigita ĝis profundeco ĝis 296 metroj kaj la akvoŝakto ĝis fina profundaĵo 332 metroj. Tiutempe certigis la aerumigadon de la minejo helpŝaktoj Vilém kaj Jakub.

Plua rekonstruo kaj modernigo estis farita antaŭ la unua mondmilito en la jaroj 1911 ĝis 1914. Estis instalitaj du elektraj ekspluatigaj maŝinoj de sistemo Leonard Ilgner kaj konstruita nova ŝtala ŝaktoskafaldo alta 37,6 metroj. Omaĝe al solena finigo de la rekonstruo la minejo estis alinomita je minejo Zárubek.

Laboristaj kolonioj[redakti | redakti fonton]

Dum la ekzistado de Minejo Hermenegild (Zárubek) estis konstruitaj por loĝigo de ministoj laboristaj kolonioj.

Kolonio Hermenegild estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1850 kaj ĝi havis 24 dometojn. Kolonio Na Vilémce estis ankaŭ fondita en la jaro 1850 kaj devene ĝi havis 45 teretaĝajn dometojn. Kolonio Jakubská estiĝis en la jaro 1860 kaj ĝi havis 50 dometojn.

Lasta minado[redakti | redakti fonton]

La lasta solena malsupreniro de la ŝaktokaĝoj al la 2-a etaĝo okazis la 19-an de junio 1997 kaj poste oni alpaŝis al superŝuto de la resto de la minejo kaj al likvido de la supraĵaj objektoj. La ŝaktoskafaldo, kiu estis alta 37,6 metroj, estis forpafita en la jaro 1998. Eblas nur bedaŭri, ke la historiaj konstruaĵoj kaj la ŝaktoskafaldo estis spite al obĵetoj de historiistoj nesenteme likviditaj per buldozoj kaj post la minejo Zárubek restis monumento nur el unu ŝnuregejo el la ŝaktoskafaldo. Krom la monumento la lokon de minejo rememorigas hodiaŭ tramhaltejo nomata Zárubek.