Mineralogio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristaloj de serandito, natrolito, analcimo, kaj aegirino: Mont Saint-Hilaire, La Vallée-du-Richelieu RCM, Montérégie, Kebekio, Kanado.

La mineralogio (ankaŭ mineraloscienco) estas la fako de terscienco okupiĝanta pri eksteraj kvalitoj de mineraloj, pri ilia kemia konsisto kaj pri ilia kristala strukturo, dureco, optikaj trajtoj, genezo kaj pozicio en la evoluo de la tera krusto. La Mineralogio studas la ecojn, klasojn, deveno, transformiĝojn kaj praktikajn kaj ekonomiajn utiligojn de la diversaj mineraloj. Sciencisto kiu studas mineralogio estas mineralogo.

La Internacia Mineralogia Organizo estas organizo kiu nomas kaj kategoriigas mineralojn tutmonde. Tiam 2004, estas pli ol 4000 specoj de mineraloj nomitaj de la IMA. El tiuj, 150 estas abundaj, 50 estas abundetaj, kaj la aliaj estas raraj.

Kiam la mineraloj havas formojn determinitajn laŭ simetrio kaj limigitajn laŭ ebenaj surfacoj, tiuj mineraloj nomiĝas kristaloj kaj la specifa sciencobranĉo kiu studas ilin nomiĝas Kristalografio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]