Mingrela kartvela lingvo
El Vikipedio
| mingrela kartvela | ||
| მარგალური ნინა | ||
| Parolata en | regionoj Samegrelo kaj Abĥazio de Kartvelio | |
| Denaskaj parolantoj | 500 000 (en 1989) | |
| Skribo | Kartvela alfabeto | |
| Lingvaj kodoj | ||
|---|---|---|
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-2 | xmf | |
| ISO 639-3 | xmf | |
| SIL | XMF | |
| Angla nomo | Mingrelian language | |
| Franca nomo | mingrélien | |
| Vikipedio | ||
La mingrela kartvela lingvo (მარგალური ნინა, margaluri nina), estas lingvo el la zana lingvogrupo de la kartvela lingvaro parolata en okcidenta Kartvelio, aparte en la regionoj Samegrelo kaj Abĥazio). La lingvo ankaŭ foje estis nomata iveria (kartvele iveriuli ena). Pro tio ke pli ol mil jarojn la lingvo nur havas regionan statuson en Kartvelio, la nombro de parolantoj konstante malkreskis favore al la nacia lingvo, la kartvela. Unesko tial konsideras la mingrelan kartvelan definitive danĝeriĝintan lingvon.[1]
Ekzistas vikipedio en la mingrela kartvela lingvo, kiu komence de februaro 2012 havis iom pli ol 1800 artikoloj.