Minik Wallace

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Minik en Novjorko, tuj post alveno

Minik Wallace (1887 - 29-an de oktobro 1918) estis inuita junulo, kiu estas kunprenita – kun sia patro kaj 4 parencoj – en 1897 fare de polusa esploristo Robert Peary al Novjorko. Ili estis lokigitaj en la kela etaĝo de la American Museum of Natural History por antropologiaj esploroj kiel vivantaj objektoj. La esplorojn gvidis la tiea kuratoro Franz Boas.

Post kiam la parencoj kaj la patro mortis je tuberkulozo, trompis la junulon per falsa enterigo. William Wallace – gvidanta kunlaboranto de la muzeo – adoptis la orfon en sia familio. Kvankam la knabo estis prezentita en la publikaj dokumentoj kiel Minik Peary Wallace, ne ekzistas pruvigaj dokumentoj pri la adoptado. Kiam la 16-jarulo eksciis, ke skeleto de sia patro estas ekspoziciita en la muzeo, perdis ĉiun fidon. Minik reveturis en 1909 al Grenlando, sed ne povis realkutimiĝi kaj revenis en Novjorkon en 1916. Li mortis tie la 29-an de oktobro 1918 kiel arbara laboristo en North Stratford, New Hampshire, je hispana gripo. Oni entombigis lin tie.

La kanadano Kenn Harper publikigis la eventon en la 1980-aj jaroj kaj tiel la American Museum of Natural History sentis sin deviga, la ostojn de la mortinta inuito liverigi de Novjorko al la hejmo, kie oni entombigis tiujn en 1993.

La romano Minik de Ralf Isau temas pri vivo de Minik.

Eksteraj ligiloj [redakti]