Minioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la miniaj urboj en Beotio.

Laŭ la helena mitologio kaj legenda prahistorio la Minioj (el la greka Μινύες) estis aŭtoktona etno kiu loĝis en la egeaj regionoj. Tamen, la maniero kiel la vera historio influas sur la literaturo pri legendaj homoj kaj ĝia rilato al lingva studado, ankoraŭ estas tre reviziinda, do multajn asertojn de fakuloj oni taksu nur kiel hipotezoj.

La mikenaj grekoj alvenis al Kreto antaŭ 1450 a.K. plimalpli, kvankam ĝia ekzisto interne de la kontinento, devenas de la 17-a jarcento a.K., kiel tiamaj tombejoj konstatas. Verŝajne, laŭ aliaj pruvoj, ili alvenis el norda Grekio kaj la Balkanoj. Laŭ la interpretado de arkeologiaj fosadoj farita de John L. Caskey dum la 1950-aj jaroj, la etno-lingvaj pra-grekoj devenas aŭ rilatas al tiu popolo de minia (aŭ meza heladika) kulturo. Tamen, pli modernaj fakuloj dubas pri tiu datado kaj la rilato inter materiala kulturo kaj lingva etneco.

Minioj dum Klasika Grekio kaj Mitologio[redakti | redakti fonton]

Helenoj ne ĉiam klare diferencigas la minian kulturon de la pelasga, kiu antaŭis ĝin. Laŭ la mitologio, la minioj ricevis ilian nomon de ilia fondinto, la eponimo Minio, eble tiel legenda kiel Pelasgo (fondinto kaj patro de la pelasgoj), kiu estis pli ĝenerala difino por antaŭgrekaj popoloj.

La minia ĉefa urbo estis Orkomeno, en Beotio, kvankam ankaŭ la urbo Teoso estis ĉefa situo. Paŭzanio, en sia Priskribo de Grekio[1], rakontas la alvenon de Minio el Orkomeno, akompanata de Atamaso, al tiu loko kio eble simbolas la regadon de dinastio aŭ tribo kiun oni poste trovis en Beotio.

Herodoto multfoje asertis[2] ke la pelasgoj loĝis kun la atenanoj en Atiko multe antaŭe, kaj ke tiuj pelasgoj, elpelitaj de tie, siavice kondukis la miniojn for de Lemnoso.

Heraklo, la heroo kies prodaĵoj prikantas la anstataŭon de malnovaj tradicioj per la nova olimpa ordo, alvenis al Tebo, unu el la plej antikvaj mikenaj urboj el Grekio, kaj malkovris ke tie la grekoj estis devigitaj pagi ĉiujaran tributon (hekatombon, tio estas, 100 brutojn) al Ergino, reĝo de la minioj[3]. Laŭ Apolodoro kaj Diodoro Sikulo, tiu devigo estis rekompenco pro la morto de Klimeno, antaŭa minia reĝo, pro ŝton-frapo de koĉero de Menecio en la areo de Pozidono en Onkesto. Heraklo atendis la alvenon de la mesaĝistoj de Ergino, al kiuj li tranĉis iliajn orelojn, nazojn kaj manojn. Poste la heroo, sarkasme ordonis la mesaĝistojn porti iliajn membrojn kiel tributo a la minia reĝo.

Venĝeme, Ergino atakis Tebon, sed Heraklo ne volis rekte alfronti lin, ĉar li timis la faman minian kavalerion. Do, li deturnis la fluon de la rivero Cefiso, kaj inundis per ĝi la ĉirkaŭan ebenaĵon, malebligante la uzadon de ĉevaloj en la batalo (tiu estis la origino de la lago Copaide, en Beotio). Ergino mortis dum la lukto, kaj lia regno estis punita pagi reen la saman tributon kiun li devigis al tebanoj, sed duoble. Oni[4] diras ke Heraklo eĉ bruligis la palacon en Orkomeno kaj detruis la tutan urbon. Dankeme, la reĝo de Tebo edzinigis sian filinon Megaran al Heraklo, kun kiu ŝi havis tri filojn: Terimako, Kreontiadeso kaj Deikoonto.

En sia Metamorfozoj, Ovidio nomas la argonaŭtojn "Minioj", ĉar la patrino de Jasono devenis de tiu popolo kaj multaj el liaj kuzoj aliĝis tiun adventuron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paŭzanio, Priskribo de Grekio, 7.3.6.
  2. Herodoto. Rakontoj, 1.57, 2.51.7, 2.51.12.
  3. Apolodoro, Mitologia Biblioteko, 2.4.11
  4. Diodoro Sikulo, Biblioteko, 4.10.5.