Ministerio pri defendo (Japanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La sidejo de la ministerio pri defendo en Shinjuku
Standardo de la ministerio pri defendo

La japana ministerio pri defendo (japane: 防衛省, Bōei-shō) estiĝis la 9-an de januaro 2007 el la oficejo pri defendo (防衛庁, Bōei-chō), kiu estis kreita en 1954 por realigi post la dua mondmilito la defendcelan rearmigon de Japanujo en la formo de memdefendarmeo.

Kiel parto de la ministraro, la ministro pri defendo estas laŭ la artikolo 66 de la japana konstitucio respondeca antaŭ la parlamento kaj do tute sub civila kontrolo. Staras sub la ministro la stabestroj de la armeo, la ŝtatsekretarioj kaj la generalaj direktoroj de la (post la restrukturado oktobre 2007) ses internaj sekcioj de la ministerio[1].

Ekde 2008 Yasukazu Hamada estas ministro pri defendo.

WeEksteraj ligiloj

Referencoj


Koordinatoj: {{{2}}}