Ministerio pri socialaj aferoj kaj sano (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Ministro pri socialaj aferoj kaj sano
Ministère des Affaires sociales et de la Santé
ministerio pri socio • ministerio de Francio • ministerio pri sano • ministerio pri laboro
Komenco 1920 : ministerio pri higieno, asistado kaj sociala antaŭzorgo
1930 : ministerio pri publika sano
1945 : ministerio pri sociala asekuro
1956 : ministerio pri socialaj aferoj kaj sano
2007 : ministerio pri sano, junularo kaj sporto
2009 : ministerio pri sano kaj sporto
2010 : subministerio pri sano
Geografia situo 48° 51′ 8″ N, 2° 18′ 33″ O (mapo)48.8521482.309055Koordinatoj: 48° 51′ 8″ N, 2° 18′ 33″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Sidejo 8, avenue de Ségur
Parizo, 7-a arondismento
Ministère des Affaires sociales et de la Santé (Tero)
Ministère des Affaires sociales et de la Santé (Tero)
DEC
Ministère des Affaires sociales et de la Santé
Ministère des Affaires sociales et de la Santé
i1
Map
Ministro pri socialaj aferoj kaj sano
Tipo franca ministerio
Estr(ar)o Marisol Touraine
Delegitaj ministroj Michèle Delaunay (maljunularo kaj aŭtonomeco)
Dominique Bertinotti (familio)
Marie-Arlette Carlotti (handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo)
Elstaruloj Raymond Marcellin
Simone Veil
Claude Évin
Bernard Kouchner
Philippe Douste-Blazy
Roselyne Bachelot
Buĝeto 3 miliardoj da eŭroj (2009)
Dungitaro 11 157 (2013)[1]
Filioj IGAS • Direction générale de la Santé • Q63118730Q3029541Q58033391Q3029478 • DREES • Q67429254Q55389185 vd
Retejo http://www.social-sante.gouv.fr/
Jura formo ministerio de Francio
vdr

La ministerio pri socialaj aferoj kaj sano estas la ministeria servo de la franca registaro komisiita pri sano, kaj efektivigo de la sociala politiko de la registaro

De la 16-a de majo 2012, la ministro pri socialaj aferoj kaj sano estas Marisol Touraine en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault. De la 21-a de junio 2012, ĝi disponas pri tri delegitaj ministroj : Michèle Delaunay komisiita pri maljunularo kaj aŭtonomeco, Dominique Bertinotti komisiita pri familio kaj Marie-Arlette Carlotti komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo.

Historio

La ministerio pri sano originis kiel ministerio pri higieno, asistado kaj sociala antaŭzorgo la 13-an de julio 1920, el la direkcio pri asistado kaj publika higieno, kiu tiam dependis de la ministerio pri enlandaj aferoj kaj de la direkcio pri sociala antaŭzorgo en la ministerio pri laboro ekde ties kreo en 1906[2]. La ministerio pri publika sano estis kreita el tiu lasta ministerio per la leĝo de la 4-a de aprilo 1930[3]. Ĝi fariĝis de 1934 ĝis 1936 ministerio pri publika sano kaj fizika edukado. Dum la dua mondmilito, ĝi estis ligita al la ministerio pri familio aŭ malaperis. Fine de 1946, ĝi fandiĝis kun la ministerio pri loĝantaro, kun la nomo de ministerio pri publika sano kaj loĝantaro, antaŭ ol adopti la nomon de ministerio pri socialaj aferoj en 1956, akirante la atribuojn de sociala asekuro antaŭe donitaj al la ministerio pri laboro. La komisio pri sano multe variis sub la kvina Respubliko, la vorto « sano » kelkfoje estis en la titoloj de neniu ministerio, kaj estis nur « socialaj aferoj » aŭ « solidareco ».

Komisioj kaj atribuoj

La ministro pri socialaj aferoj kaj sano preparas kaj efektivigas la politikon de la registaro pri socialaj aferoj, solidareco kaj sociala kohereco, publika sano kaj organizado de flegsistemo[4].

Organizado

La ministro pri socialaj aferoj kaj sano aŭtoritatas super[5] :

  • la ĝenerala direkcio pri sano ;
  • la ĝenerala direkcio pri flegoferto.

Ĝi aŭtoritatas super la ĝenerala direkcio pri sociala kohereco kune kun la ministro pri ekonomio kaj financoj, la ministro pri virinrajtoj kaj la ministro pri sporto, junularo, popola edukado kaj asocia vivo, en la limoj de iliaj atribuoj.

Ĝi aŭtoritatas super la direkcio pri sociala asekuro kune kun la ministro pri ekonomio kaj financoj.

Ĝi aŭtoritatas super la direkcio pri esplorado, studoj, taksado kaj statistikoj kune kun la ministro pri ekonomio kaj financoj kaj la ministro pri laboro, dungado, profesia klerigo kaj sociala dialogo.

Ministro

Marisol Touraine, nuna ministro pri socialaj aferoj kaj sano.

Aldone al la centra administracio, la ministro aŭtoritatas super siaj delegitaj ministroj, sian asistantaron kaj sian proparolanton. Ankaŭ la delegitaj ministroj havas sian propran asistantaron.

En la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, la ministro pri socialaj aferoj kaj sano estas Marisol Touraine, Ŝi disponas pri tri delegitaj ministroj : Michèle Delaunay komisiita pri maljunularo kaj aŭtonomeco, Dominique Bertinotti komisiita pri familio kaj Marie-Arlette Carlotti komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo[6].

Notoj kaj referencoj

  1. (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio sur la retpaĝoj de "www.performance-publique.gouv.fr"
  2. Asocio de la prefektaro kaj altaj ŝtatoficistoj de la ministerio pri enlandaj aferoj, Histoire du ministère de l'Intérieur de 1790 à nos jours, Parizo, eldoninto "La Documentation française", 1993 (ISBN 2-11-002922-6), p. 119.
  3. M. Dupont, C. Esper, C. Paire, Droit hospitalier, 4-a eldono, 2003, N° 10.
  4. Dekreto n° 2012-769, artikolo 1
  5. Dekreto n° 2012-769, artikolo 2
  6. JORF, n° HRŬ1226941D, dekreto de la 21-a de junio 2012 pri konsisto de la registaro

Aneksaĵoj

Rilataj artikoloj

Bibliografio

  • JORF, n° AFŜ1223361D, dekreto n° 2012-769 de la 24-a de majo 2012 pri atribuoj de la ministro pri socialaj aferoj kaj sano}}
  • JORF, n° PADX1224700D, dekreto n° 2012-799 de la 9-a de junio 2012 pri atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri maljunularo kaj dependeco
  • JORF, n° FAMX1224686D, dekreto n° 2012-801 de la 9-a de junio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri familio
  • JORF, n° HANX1228107D, dekreto n° 2012-892 de la 19-a de julio 2012 pri la atribuoj de la ministro delegita ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano, komisiita pri handikapuloj kaj batalo kontraŭ ekskludo