Ministerio pri transmaroj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministerio pri transmaroj
Ministère des Outre-mer
emblemo
flago
Ministère des Outre-mer.jpg
Logo de la ministerio
public administration of France • ministerio
Komenco 1710 : oficejo pri kolonioj ĉe la subministro pri ŝiparo
1894 : ministerio pri kolonioj
1946 : ministerio pri transmara Francio
1959 : ministerio de la DOM-TOM
1974 : ministerio pri transmaro
2012 : ministerio pri transmaroj
Lando(j) Francio vd
Sidejo Strato Oudinot, Parizo 7-a
Tipo franca ministerio
Estr(ar)o George Pau-Langevin
Elstaruloj Françoise Giroud, Yvette Roudy, Georgina Dufoix, Michèle André, Véronique Neiertz, Nicole Péry
Dungitaro 5 086 (2013)[1]
Lingvoj

franca

Retejo www.outre-mer.gouv.fr
Jura formo ministerio de Francio
vdr
Enirejo de la ministrejo, strato Oudinot.
Interna korto de la ministrejo pri transmaro, en Parizo.

La ministerio pri transmaroj estas ministerio de la franca registaro komisiita pri certigo de la ŝtata aŭtoritato en la transmaraj departementoj kaj en la Transmaraj kolektivumoj kaj zorgi pri la kunordigo de la agadoj de la ministerioj por la transmaraj teritorioj.

Multfoje ĝi estis ligita al aliaj ministerioj, plej ofte al tiu pri enlandaj aferoj. Por ekzemplo, de la 18-a de majo 2007 ĝis la 6-a de novembro 2009, ĝi nomiĝis ministerio pri enlandaj aferoj, transmaro kaj teritoriaj kolektivumoj.

La 16-an de majo 2012, la ministerio pri transmaroj refariĝis memstara kun la nomumo de Victorin Lurel, en la du registaroj de Jean-Marc Ayrault.

La 2-an de aprilo 2014, George Pau-Langevin estis nomumita ministro pri transmaroj en la registaro de Manuel Valls.

La oficiala nomo de la ministerio estas ministère des Outre-mer.

Historio

Richelieu organizis la unuan formon de centra administracio por la tiamaj francaj kolonioj, kio naskis en 1710 la « oficejon pri kolonioj » ligita al la sibministerio pri ŝiparo.

La ministerio pri kolonioj plene kaj aŭtonome aperis ekde 1894.

Post la liberiĝo fine de la dua mondmilito, la provizora registaro de la Franca Respubliko deziris ŝanĝi la nomon por eviti la nocion de superado de la metropola Francio, kiun sugestas la termino « kolonio » : la dekreto de la 26-a de januaro 1946 ŝanĝis la nomon al ministerio pri transmara Francio. Marius Moutet estis la unua ministro kun tiu nova titolo.

Martiniko, Gvadelupo, Franca Gvajano kaj Reunio, kiuj estis departementigitaj en 1946, estis sub la ministerio pri enlandaj aferoj.

Busto de Joost van Vollenhoven en la ĉambro Félix-Éboué de la ministerio pri transmaro, en Parizo.

En 1959, la ministerio nomiĝis ministerio pri Saharo kaj transmaraj teritorioj.

Organizado

De la 1-a de septembro 2008, la ĝenerala direkcio pri transmaroj konsistas el tri subdirekcioj[2] :

  • la subdirekcio pri publikaj politikoj;
  • la subdirekcio pri juraj kaj instituciaj aferoj;.
  • la subdirekcio pri taksado, prospektivo kaj ŝtata elspezo.

Notoj kaj referencoj

Vidi ankaŭ

  • Julie d'Andurain, « Entre velléité et opiniâtreté, la création du ministère des Colonies en France (1858-1894) », French Colonial History, volumo 14, 2013, p. 33-54, http://www.cresoi.fr/IMG/pdf/andurain.pdf

Rilataj artikoloj

Ekstera ligilo