Ministraro dua de Angela Merkel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ministraro dua de Angela Merkel
federacia kabineto de Germanioparlamenta periodo
Jurisdikcio Germanio
Lando Germanio
Partoprenanta Ursula von der LeyenGuido WesterwellePhilipp RöslerHans-Peter FriedrichSabine Leutheusser-SchnarrenbergerWolfgang SchäubleRainer BrüderleFranz Josef JungIlse AignerKarl-Theodor zu GuttenbergThomas de MaizièreKristina SchröderDaniel BahrPeter RamsauerNorbert RöttgenPeter AltmaierAnnette SchavanJohanna WankaDirk NiebelRonald PofallaAngela Merkel vd
Dum 28-a de oktobro 2009 - 17-a de decembro 2013
Antaŭulo Ministraro unua de Angela Merkel
Sekvanto Ministraro tria de Angela Merkel
vdr

La dua ministraro de Angela Merkel estas la Federacia Registaro de Germanio, kiu oficas ekde la 28-a de oktobro 2009 dum la 17-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag ĝis kreo de nova registaro sekve de la parlamenta baloto en Germanio 2013. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino -, ĝi estas subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU) kaj Kristansociala Unio en Bavario (CSU) plus la Libera Demokrata Partio (FPD). La havas la adjektivon "dua", ĉar jam dum la antaŭa 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro 2005 kaj 2009 la nacia registaro estis estrata de Angela Merkel - tiam tamen temis pri granda koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD).

Angela Merkel

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Ofico Nomo Partio
Federacia Kancelierino Angela Merkel CDU
Vickanceliero Guido Westerwelle FDP
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj Guido Westerwelle FDP
Federacia ministro pri interno Hans-Peter Friedrich
(ĝis marto 2011 Thomas de Maizière, CDU)
CSU
Federacia ministrino pri justico Sabine Leutheusser-Schnarrenberger FDP
Federacia ministro pri financo Wolfgang Schäuble CDU
Federacia ministro pri ekonomio kaj teknologio Philipp Rösler
(ĝis majo 2011 Rainer Brüderle)
FDP
Federacia ministro pri laboro kaj socialaj aferoj Ursula von der Leyen
(ĝis la 30-a de novembro 2009 Franz Josef Jung)
CDU
Federacia ministro pri nutro, agrokulturo kaj protekto de konsumantaro Ilse Aigner CSU
Federacia ministro pri defendo Thomas de Maizière
(ĝis marto 2011 Karl-Theodor zu Guttenberg, CSU)
CDU
Federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo Kristina Schröder
(ĝis la 30-a de novembro 2009 Ursula von der Leyen)
CDU
Federacia ministrino pri sano Daniel Bahr
(ĝis majo 2011 Philipp Rösler)
FPD
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo Peter Ramsauer CSU
Federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco Norbert Röttgen CDU
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro Annette Schavan CDU
Federacia ministro pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo Dirk Niebel FPD
Federacia ministro pri specialaj taskoj, ĉefo de la federacia kancelierejo Ronald Pofalla CDU

Ĉiuj ministroj krom Philipp Rösler ankaŭ estas elektitaj membroj de la federacia parlamento Bundestag. La koalicia interkonsento ricevis la programan titolon Wachstum. Bildung. Zusammenhalt. ("Kresko. Eduko. Kunteniĝo.").

Ŝanĝiĝoj[redakti | redakti fonton]

La unua ŝanĝo de la ministraro okazis la 30-an de novembro 2009. Franz-Josef Jung, en la unua ministraro de Angela Merkel de 2005 ĝis 2009 ministro pri defendo, la 27-an de novembro deklaris sian demision el la registaro pro kritikoj pri la informa politiko rilate al elaera atako proksime de Kunduz en Afganio septembre 2009: tiam germanaj armeaj aviadiloj bombe atakis du benzintransportajn kamionojn ŝtelitajn de talibanoj, detruis la kamionojn sed mortigis ankaŭ pli ol 50 nur hazarde trafitajn civitanojn. Lian postenon kiel ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, kiun li plenumis nur monaton, transprenis Ursula von der Leyen, kaj ŝian antaŭan postenon de ministrino pri familio, maljunularo, virinaro kaj junularo transprenis la tiumomente nur 32-jara Kristina Schröder.

La 3-an de marto 2011 Karl-Theodor zu Guttenberg demisiis pro akuzoj pri plagiatita doktora disertaĵo. Lin anstataŭis Thomas de Maizière, ĝis tiam sur posteno de ministro pri internaj aferoj, tie anstataŭigita de Hans-Peter Friedrich.

La 12-an de majo 2011 Philipp Rösler iĝis ministro pri ekonomio post Rainer Brüderle. La oficon de ministro pri sano transprenis post li Daniel Bahr.