Ministroprezidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ministroprezidento respektive ministroprezidanto estas la titolo de la ĉefministro, do la gvidanto de la ŝtata ministraro kaj registaro, en pluraj ŝtatoj kaj subŝtatoj de Eŭropo:

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Inter la jaroj 1867 kaj 1918, la gvida ministro de la registaro estis titolita Ministerpräsident, antaŭ 1867 li nomiĝis Staatskanzler. Nuntempe la gvidanto de la registaro havas la titolon Bundeskanzler (federacia kanceliero). La ĉefministro de la federaciaj landoj de Aŭstrio nomiĝas Landeshauptmann (se viro) aŭ Landeshauptfrau (se virino), ne Ministerpräsident/Ministerpräsidentin.


Belgio[redakti | redakti fonton]

La titolo ankaŭ uziĝas en Belgio, por priskribi la ĉefministron de la belgaj regionoj Flandrio, Valonio kaj Brusela Ĉefurba Regiono kaj de la lingvaj komunumoj Germanlingva Komunumo de Belgio, Nederlandlingva Komunumo de Belgio kaj Franclingva Komunumo de Belgio.

Laŭ la konstitucio de Belgio, la ŝtata ĉefministro de Belgio estas nomumita de la reĝo, kaj aprobita fare de la ŝtata parlamento per konfidiga voĉdono (kutime la reĝo nomumas la gvidanton de la partio, kiu antaŭe gajnis nacian elekton, kaj formale nomumas lin/ŝin formigi registaron). La ĉefministro poste ĵuras fidelecon al la reĝo. La ministroprezidentoj de la regionoj aŭ komunumoj ne estas nomumitaj de la reĝo, sed rekte de la regionaj aŭ komunumaj parlamentoj. Ili ne estas devigitaj ĵuri fidelecon al la reĝo, sed simple al la regionaj aŭ komunumaj parlamentoj.


Germanio[redakti | redakti fonton]

La Ministerpräsident estas la ĉefministro de dek tri el la dek ses federaciaj landoj de Germanio. Ĉar la germana lingvo samkiel Esperanto konsideras viran kaj virinan formojn de titoloj, per aldono de la finaĵo -in- por krei la virinan formon, la korekta titolo de viroj estas "Herr Ministerpräsident" kaj por virinoj "Frau Ministerpräsidentin".

Ĝenerale la konstitucia pozicio de la ministroprezidento de germana federacia lando tre similas al tiu de la federacia kanceliero sur ŝtata nivelo. Li aŭ ŝi estas elektata per plimulto en la landa parlamento (Landtag), nomumas la landajn ministrojn, reprezentas la federacian landon en la Federacia Konsilio Bundesrat. Pro ĉiuj tiuj funkcioj, ili povas esti tre potencaj ene de la federaciaj strukturoj de la ŝtato.

La interkonsento inter la partoj Kristandemokratia Unio (CDU) kaj Kristan-Sociala Unio (CSU), kiu lasas la federacian landon Bavario al la partio CSU, dum la partio CDU laboras en ĉiuj ceteraj federaciaj landoj, levas la ministroprezidenton de Bavario (kiu ĝis nun plejparte apartenis al CSU) al speciala pozicio. Laŭ la interkonsento la bavara partio CSU havas propran parlamentan frakcion en la federacia parlamento Bundestag. Ĉar la ministroprezidento de Bavario ĝis nun kutime estas la partia gvidanto de la CSU, li havas limigitan, sed signifan aldonan influon al la federacia parlamento.

Noto: Ĉiuj gvidantoj de la 13 "regionaj" federaciaj landoj de Germanio nomiĝas Ministerpräsident/-in, sed ne la gvidantoj de la 3 urbo-landoj Berlino, Bremeno kaj Hamburgo. Tie la samtempe urbaj kaj landaj gvidantoj nomiĝas Regierender Bürgermeister (reganta urbestro) de Berlino, Bürgermeister und Präsident des Senats (urbestro kaj senata prezidento) de Bremeno kaj Erster Bürgermeister (unua urbestro) de Hamburgo. Ili tamen havas la saman potencon kaj pozicion kiel la aliaj ministroprezidentoj.

Nederlando[redakti | redakti fonton]

En Nederlando la ĉefministro titoliĝas minister-president. Liaj respektive ŝiaj respondecoj difiniĝas en la konstitucio de 1848, kiam la posteno titoliĝis "prezidento de la konsilio de ministroj". La titolo ministroprezidento oficiale uziĝas ekde la jaro 1945.