Minoo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pri urbo en Japanio vidu Minoo (urbo)

Minoo, laŭ la helena mitologio, estis reĝo de Kreto, filo de Zeŭso kaj Eŭropa, edzo de Pazifaa. Li akiris la potencon super Kreto per helpo de Pozidono, en Knoso aŭ Gortun (laŭ aliaj mitoj, li ricevis de Zeŭso sceptron).

Li disvastigis sian potencon al insuloj de la Egea Maro, sendis setliĝontoj, purigis la maron dela piratoj. Lia edzino estis Pazifaa, filino de la dio Helioso. Ili havis infanojn: Androgeo, Ariadna kaj Fedra. Ŝi naskis ankaŭ Minotaŭron.

Minoo sukcese militis kontraŭ Ateno kaj Megaro pro venĝi murdon de sia filo Androgeo. En la mitoj kaj literaturo, Minoo postulis tirane fraŭlojn kaj fraŭlinojn kiel imposton, por nutri Minotaŭron. Minoon murdis en Sicilio filinojn de Kokalos, sicilia reĝo. Ili verŝis sur lin varmegan akvon dum banado. Postmorte li iĝis juĝanto en la Inferoj.

Kvankam la atena tradicio figuras lin malamike, aliaj rakontoj atestas pri tio, ke li estis grandpotenca, justa reganto. Laŭ multaj sciencistoj, Minoo estis titolo de sakrala reganto de la bronzepoka aŭ minoa Knoso.

Inferno Canto 5 line 4 Minos.jpg
Palazzo Minosse7.jpg


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj