Minora emblemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la kartludo briĝo la minoraj emblemoj estas karoo kaj trefo. Ili estas malpli gravaj, ol la maĵoraj emblemoj, ĉar la minoraj emblemoj estas pli malaltrangaj en la aŭkcio kaj donas malpli da poentoj. Ekzemple, por partikontrakto en maĵora emblemo sufiĉas anonco sur la nivelo 4, sed en minora emblemo necesas anonco sur la nivelo 5.