Sesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Minora sesto)

Ĉi tiu artikolo temas pri muzika intervalo. Ankaŭ ekzistas komunumo en Italio kun la nomo Sesto.

Sesto (aŭ seksto el la latina vorto sextus = la sesa) estas intervalo inter iu noto kaj la sesa de ĝi en diatona gamo.

Variaĵoj[redakti | redakti fonton]


Ekzemploj de sestaj intervaloj

Sestoj ekzistas en kvar variaĵoj. Tre oftaj, ĉar karakterizaj por la muzikaj modaloj maĵora kaj minora, estas

  • la granda sesto (a), kiu konsistas el la intervalo kvar plentonoj plus duontono (ĝi rilatas al la proporcio de la du tonaltoj je 5/3, t.e. ĉirkaŭ 884 cendoj), kaj
  • la eta sesto (b), kiu konsistas el la intervalo de tri plentonoj plus du duontonoj.

La granda sesto en gamo estas karakteriza por la modalo maĵora, tial ĝi ankaŭ nomatas maĵora sesto, kaj la eta skesto karakteriza por la modalo minora, sekve la alternativa nomo minora sesto.

Multe pli maloftaj estas

  • la aŭgmentita sesto (c), kiu ampleksas kvin plentonojn", kaj
  • la diminuita sesto (d), ankoraŭ duontonon pli malgrandas ol la "eta sesto".

La lastaj du variaĵoj note skribeblas nur helpe de la antaŭsignoj bemolo (b) kaj dieso (#), kaj laŭ sono "aŭgmentita sesto" samas al eta septimo respektive "diminuita sesto" al granda kvinto.

Aŭdaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

muzikaj intervaloj
Bazaj: unuto (1) | duto (2) | trito (3) | kvarto (4) | kvinto (5) | sesto (6) | septo (7) | oktavo (8)
Pli grandaj ol oktavo: naŭto (9) | dekto (10) | dekunuto (11) | dekduto (12) | dektrito (13) | dekkvarto (14) | dekkvinto (15)
Pluaj intervaloj: duonduto | plenduto | ditono | tritono | komao | diesiso | limmo | apotome | lupokvinto