Minska Grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Minska Grupo estis fondita en 1992 de la Konferenco por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (KSKE, nune Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)) kun la celo serĉi pacan negocatan rezolucion inter Armenio kaj Azerbajĝano pro la milito en Montara Karabaĥo.

La Grupo estas kunprezidata de Usono, Francio kaj Rusio. La nunaj kunprezidantoj estas la ambasadoroj Matthew Bryza (Usono), Bernard Fassier (Francio), kaj Juri Merzljakov (Rusio). Al la grupo ankaŭ apartenas Germanio, Belorusio, Finnlando, Italio, Nederlando, Portugalio, Svedio, Turkio, kaj Azerbajĝano kaj Armenio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]