Minsko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La blazono de Minsko

Minsko (beloruse: МенскМінск) estas la ĉefurbo de Belorusio ekde la jaro 1919. Ĝi estas la centro de la minska regiono kaj de distrikto. Tra la urbo pasas gravaj aŭtoŝoseoj kaj fervojoj, ekzistas du flughavenoj. La urbo situas borde de la rivero Svislaĉ.

  • loko: 53° 54' 8" Norde, 27° 33' 41" Oriente (la koordinatoj de la centro de la urbo - la nula kilometro)
  • areo: 256 km²
  • horzono: GMT+2h (+3h de aprilo ĝis oktobro)
  • loĝantaro: 1.728.900 homoj

Enhavo

[redakti] Nomo

La antikva belorusa nomo estas МенскМенеск (prononcu: Mjensk, Mjenjesk). La nomo divenas aŭ de legenda heroo Menesko, kiu loĝis tie ĉi kaj defendis la urbon, aŭ de vorto мена (ŝanĝo) - pro interkruciĝo de vojoj tie ĉi estis foiroj, merkatoj, aŭ de rivero Менка (Mjenka).

Kiam Belorusio (tiutempe: Granda Duklando Litova) unuiĝis kun Pola reĝlando, oficiala kaj pli prestiĝa lingvo de la komuna ŝtato iĝis la pola. Tiam oni ŝanĝis la nomon de la urbo al pli kutima por poloj formo Міńsk (Minsk). Jam ekzistis pola urbo Міńsk-Mazawiecki, do Minsko nomiĝis pole: Міńsk-LitewskiМіńsk-Białoruski ("minsko litva" aŭ "minsko belorusa"). Poste kiam la teritorio iĝis parto de Rusa imperio, la nomo restis sama en la rusa lingvo: Минск (Minsk). En 1917 rezulte de la rusia revolucio Belorusio ekhavis sendependecon kaj revenigis la nomon Менск. Tamen en 1939 bolŝevika registaro ŝanĝis la nomon je pli simila al la rusa varianto: Мінск, kiu estas oficiala ĝis nun.

[redakti] Historio

[redakti] Administracia divido

Minsko. Rigardo de kosmo (NASA).

La urbo estas konsistas el 9 distriktoj:

  • Заводскі (zavodski)
  • Кастрычніцкі (kastriĉnicki)
  • Ленінскі (leninski)
  • Маскоўскі (maskoŭski)
  • Партызанскі (partizanski)
  • Першамайскі (perŝamajski)
  • Савецкі (savecki)
  • Фрунзэнскі (frunzenski)
  • Цэнтральны (centralni)

[redakti] Transporto

Minsko estas granda trafikcentro. Por transportado de pasaĝeroj servas 8 tramaj itineroj, ĉirkaj 70 trolebusaj, pli ol 100 aŭtobusaj, du linioj de metroo kaj multegaj taksioj. La urbo havas kelkajn aŭtobusajn kaj fervojajn staciojn por ligi kun suburboj kaj aliaj enlandaj kaj eksterlandaj urboj, du flughavenoj.

[redakti] Esperanto en Minsko

En Minsko Adam Jodko propagandis Esperanton.

Ora stelo de Heroo de Sovetunio Urboj-Herooj de eksa Sovetunio Flago de Sovetunio
Bresto | Kerĉo | Kievo | Leningrado | Minsko | Moskvo | Murmansko | Novorosijsko | Odeso | Sebastopolo | Smolensko | Tulo | Volgogrado