LGM-30 Minuteman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Minuteman III)
LGM-30 Minuteman
familio de misiloj vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Lanĉo de Minuteman II ĉe Vandenberg

LGM-30 Minuteman estas usona trietaĝa interkontinenta balistika raketo, kapabla porti nuklean armilon, produktita de Boeing. ĝi estas ekipita per nuklea kapo kaj estas kerno de la usonaj raketaj fortoj.

Ĝi havas propran aŭtomatan direktan sistemon, pelita per solidaĵo.

La unua lanĉo de Minuteman-1 okazis la 15-an de septembro 1959, Minuteman-2 la 24-an de septembro 1964 kaj Minuteman-3 la 16-an de aŭgusto 1968. Minuteman-1 kaj -2 estas ne plu uzata, sed Minuteman-3-raketoj restas batalkapablaj ĝis 2020. Oni produktis el tiu tipo ekde 1977 plurmilojn.

Teknikaj datenoj de Minuteman II[redakti | redakti fonton]

  • Maks. altiĝo: 1.300 km
  • Starta ŝovforto: 780 kN
  • Starta maso: 33.014 kg
  • Diametro: 1,80 m
  • Longo: 18,23 m
  • larxgo kun flugiloj: 1,80 m
  • Maso de eksplodkapoj: 680 kg
  • Atingopovo: 12.600 km
  • Nombro de eksplodkapoj: 1
  • Eksplodaĵo: W56 (eksplodforto 1.200 kT TNT)
  • Maks. rapido: 29.030 km/h

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]