Mioceno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Terhistorio > geologia temposkemo > Terciaro > mioceno


Mioceno estas la kvara periodo de la terciara epoko. Ĝi daŭris de 26 ĝis 7 milionoj da jaroj. (inter plioceno kaj oligoceno)

Ĝia flaŭro estis komence en Eŭropo subtropika kun filikoj, palmoj, tropikaj plantoj. Pli poste dominis la laŭrfoliacoj, poste la falfoliaj plantoj. En tiu periodo estiĝis multaj karboj el la formortintaj plantaj organikaj materialoj (bruna karbo).

En tiu epoko elevoluis la parhufuloj, pluevoluis la ranoj kaj la vostaj amfibioj, kavkornuloj. Aperis la homsimilaj primatoj.