Miquel de Palol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miquel de Palol i Muntanyola
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aprilo 1953
en Barcelono, Katalunio, Hispanio
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Pedro de Palol vd
Edz(in)o Mireia Vidal-Conte vd
Profesio
Okupo Arĥitekto, poeto kaj verkisto
Verkado
Verkoj El porxo de les mirades
El Testament d'Alcestis
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miquel de Palol i Muntanyola [MiKEL de PaLOL i MuntanJOla] (naskiĝis la 2-an de aprilo 1953 en Barcelono) estas kataluna arĥitekto, poeto kaj verkisto en la kataluna lingvo.

Li estas unu el la plej gravaj kaj elstaraj verkistoj de Katalunio. Li naskiĝis en Barcelono, kvankam li vivis en Valladolid ĝis kiam li estis dek-sepjara, kie lia patro, Pere de Palol i Salellas, estis universitata profesoro pri arkeologio en la universitato de ĉi tiu urbo. Miquel de Palol revenis al Barcelono por studi arĥitekturon. Li komencis sian literaturan karieron kiam li estis 19-jara kiel poeto. Menciindas El porxo de les mirades (La porĉo de la rigardoj), per kiu Miquel de Palol gajnis la premiojn Carles Riba 1982 kaj Crítica Serra d'Or.

En 1989 Miquel de Palol publikis sian unuan romanon: El jardí dels set crepuscles (La sepkrepuska ĝardeno), per kiu li gajnis kvin premiojn:

  • Premi Joan Crexells 1989
  • Premi Crítica Serra d’Or 1990
  • Premio Nacional de Crítica 1990
  • Premi Nacional de literatura de la Generalitat de Catalunya
  • Premio Ojo Crítico II Milenio de Radio de España

La verko estis tradukita al la itala, germana, nederlanda kaj hispana lingvoj.

Palol verkis ankaŭ la romanojn Ígur Neblí (kiu ankaŭ estis tradukita al la nederlanda kaj hispana lingvoj) kaj El Troiacord (La Trojakordo) inter multaj aliaj verkoj. Dum la jaro 2009, estis eldonata la romano El Testament d'Alcestis, kiu kune kun la verkoj El jardí dels set crepuscles kaj El Troiacord estas la plej ambicia beletra projekto de la kataluna lingvo, kun ĉirkaŭ tri mil paĝoj kaj nur komparebla kun la grandaj verkoj de la universala literaturo.

El Testament d'Alcestis gajnis la premiojn:

  • IV Premi Mallorca de Narrativa 2008
  • Crítica Serra d'Or de novel·la 2010
  • Premi Nacional de Literatura de la Generalitat de Catalunya 2010