Mirăslău
El Vikipedio
| Mirăslău | ||
|---|---|---|
| Komunuma sidejo | ||
| Lando | ||
| Distrikto | Alba | |
| Alinome | Mirislău (iam), Miriszló (hungare) | |
| Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | |
| Situo | 46° 22′ N, 23° 42′ O46.36388888888923.708333333333Koordinatoj: 46° 22′ N, 23° 42′ O | |
|
|
||
| Alto super maro | 236 m | |
| Poŝtkodo | 517470 | |
| Loĝantaro | 2.205 (2009) | |
Mirăslău (hungare: Miriszló) estas komunumo en Rumanio norde de Aiud. En 1910 ĝi havis 951 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, ciganoj), en 1992 — 924 (rumanoj, 38 % da hungaroj). Ĝia unua dokumenta mencio estas el 1219. Ĝi estis eklezieja hungara vilaĝo en 1332. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér vármegye). Administre apartenas al ĝi Cicău, Decea, Ormeniș, Lopadea Veche, Rachiș. Mirăslău situas ĉe rivero Mureș. Ĝin trairas la nacia vojo DN1, kiu tie samtempe estas eŭropa vojo 81, kaj la fervojo inter Alba Iulia kaj Târgu Mureș.
Eventoj[redakti]
Je la 18-a de septembro 1600 Giorgio Basta apud la vilaĝo en batalo venkis Mikaelon la Bravan.
Fonto[redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)