Mirĵakip Dulatuli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirĵakip Dulatuli
Persona informo
Міржақып Дулатұлы
Naskiĝo 25-an de oktobro 1885 (1885-10-25)
en Turgaysky Uyezd
Morto 5-an de oktobro 1935 (1935-10-05) (49-jaraĝa)
en Solovecaj insuloj
Mortis pro mortpuno vd
Lingvoj rusakazaĥa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioAlaŝa AŭtonomioSovetunio vd
Familio
Infanoj Gulnar Dulatova vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mirĵakip DulatuliMir-Jakub Dulatov (kazaĥe Міржақып Дулатұлы, ruse Миржакып Дулатов; 25-an de novembro 1885 en vilaĝo Sarikopa, distrikto Kostanai - 1935) estis kazaĥa poeto, verkisto kaj gvidanto de la kazaĥa naciisma registaro Alaŝ Orda (dec 1917-majo 1919). Li estas konata sub nomoj Madijar (Madiar) kaj Argin.

Li venis el la Meza hordo (orta jüz), tribo Argin, klano de la madiaroj. Li perdis sian patrinon (Demeŝ) en aĝo de 2 jaroj kaj sian patron (Dulat) en aĝo de 12. Li eklernis en 1897 en kazaĥa-rusa altlernejo kaj iĝis en 1902 vilaĝa instruisto. En 1904, li renkontiĝis kun Aĥmed Bajtursunuli kaj Alikhan Bukejkhanov en Karkarali. Tiuj personoj influis lin al kontraŭkolonia, kontraŭrusa, naciisma vidpunkto.

Li translokiĝis en 1907 al Sankt-Peterburgo kiel delegato de la Kazaĥa Konstitucia Demokrata Partio. Tie li publikigis sian unuan poemon en la kazaĥa ĵurnalo "Serke" (aperis unufoje). Li preparis artikolojn por la dua numero.

Politika aktivado[redakti | redakti fonton]

Mirĵakip unua libro titolis Oyan! Qazaq, "Vekiĝu! Kazaĥo" kaj aperis en 1909. La libro estis konfiskita, sed li aperigis ĝin en 1911 denove kaj veturis al distrikto Turgaj, post ties publikigo.

En la fruaj 1910-aj jaroj, Dulatuli aperis kiel gvidanto de la kazaĥa reformisma kaj naciisma movado. Baldaŭ li estis arestita en Semej (1911) kaj oni punis lin je unu kaj duonjara prizono. Post lia liberiĝo, li kontribuis al la kazaĥaj ĵurnaloj Ayqap kaj Qazaq ĝis 1917-18?.

Dulatuli laboris dum la bolŝevika registaro kiel eldonisto kaj instruisto. Li estis arestita en 1928 pro naciisma agado kaj estis mortpafita (?) en 1935. Alia fonto diras [1], ke li estis arestita en 1930, estis juĝita je dekjara trudlaboro. Li laboris ĉe konstruo de la Blank-mara kanalo aŭ plenumis la punon en la Solovecki-insuloj. Li mortis laŭ tiu fonto pro malfortiĝo, malsaniĝo. Li estis entombigita en Karelio.

Oni rehabilitis lin en 1988 (aŭ 1990) kaj lokigis la restaĵojn en maŭzoleo de la Torgaj-baseno (1993).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Oyan! Qazaq, Almati: Altyn Orda (1991)
  • Shigharmalari, Mirjaqip Dulatuli; Z A Akhmetov; Almati: Jazushi Baspasi, 1991
  • Baqitsiz Jamal, 1910 (Malbonŝanca Ĝamal) (unua novelo en la kazaka lingvo)
  • Azamat, 1913
  • Terme, 1915
  • Esep Kurali, 1922
  • Kiyragat Kitabi, 1924

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]