Mir (televid-radia kompanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Interŝtata Televid-Radia Kompanio «Mir» (ruse Межгосударственная телерадиокомпания «Мир») estis fondita en 1992 laŭ akordo inter la ŝtatestroj de la ŝtatoj-membroj de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj (KSŜ; organizo, liganta plejparton de la eksaj sovetiaj respublikoj).

Ĝiaj celoj estas:

  • rakonto pri la politika, ekonomia kaj kultura kunlaboro;
  • formado de komuna informa spaco de la Komunumo;
  • subteno de la internacia inform-interŝanĝo.

La kompanio "Mir" produktas televidajn programerojn, kiujn poste reuzas diversaj televidaj kanaloj kaj kablaj televidaj retoj en la landoj de KSŜ kaj ĝiaj najbaroj.