Mira (Likio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mira (Turkio)
DMS
Mira
Mira

Mira - greke Μύρα – estas antikva urbo en la regno Likio. La loko nuntempe nomiĝas Demre (antaŭe Kale – la turka vorto por fortikaĵo) kaj situas en la provinco Antalya de Turkio. La urbo estas kristana pilgrimejo pro la sanktulo Nikolao de Mira (* 280/286 en Patara en Likio; † 345/351).

Historio[redakti | redakti fonton]

romia amfiteatro en Mira

Mira ekde la 6-a jarcento antaŭ Kristo estis unu el la ses plej grandaj urboj de la Lidia Federacio. Post la dispartiĝo de Likio disde Pamfilio sub la bizanca imperiestro Θεοδόσιος (greke) respektive Theodosius (latine) la 2-a (401450 p.K., Mira iĝis ĉefurbo de la provinco Likio ene de la Bizanca Imperio. En la urbo estis kultejo pri la diino Artemiso, kiu tamen detruiĝis dum tertremo de la jaro 141 p.K.. Laŭ enskribo de la mecenato Opramoas de Rodiapolis, kiu financis la konstruon de samloka amfiteatro, la sanktejo de Artemiso en Mira estis la plej granda kaj plej pompa de la antikva mondo.

Mira frue iĝis sidejo de kristana episkopo, kaj ekde la jaro 300 la posta kristana sanktulo Nikolao de Mira havis la episkopan postenon.

Dum la jaro 809 la loko estis prirabita kaj detruita fare de araba armeo sub gvido de Harun al-Raŝid kaj poste perdis sian signifon. Dum la regado de la bizanca imperiestro Aleksios la 1-a (10811118), Mira dumtempe konkeriĝis fare de la Turko-Selĝukoj. Italaj komercistoj el la urbo Bari uzis la maltrankvilan epokon, por transporti la ostojn de Sankta Nikolao al sia hejmurbo, kie ili alvenis la 9-an de majo 1087. Ekde tiam la urbo Bari estis la ĉefa pilgrima centro de la kristana kulto pri Nikolao.

La urbo Mira dum la jarcentoj pli kaj pli kovriĝis sub la ŝlimo de la rivero Demre, kaj reelfosiĝis inter la jaroj 1965 kaj 1968 per germana teamo de arkeologoj sub la gvido de ’’Jürgen Borchhardt’’.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

kavotombejoj de Mira

La unua baziliko de Nikolao konstruiĝis dum la 6-a jarcento. La nuna trinava baziliko kerne estas el la 8-a jarcento. La bizanca imperiestro Konstantino la 9-a kaj imperiestrino Zoe plinovigis la preĝejon. Aldona monaĥejo konstruiĝis dum la dua duono de la 11-a jarcento; al la monaĥoj oni transdonis la prizorgon de la pilgrimejo.

Post la transporto de la sanktulaj relikvoj al Bari la pilgrimejo ne komplete perdis sian signifon - ankoraŭ poste pilgrimantaj kristanoj vizitis ĝin.

La preĝejo, kiu dum pluraj jarcentoj estis kovrita sub la ŝlimo de la rivero Demre, dum la jaro 1863 estis aĉetita de la rusia caro Aleksandro la 2-a kaj parte rekonstruita. Dum 1963 la orienta kaj okcidenta flankoj de la konstruaĵo reelfosiĝis, kaj ekde la 1990-aj jaroj okazis pluraj arkeologiaj elfosoj. Interne de la bazikilo troveblas bizancaj freskoj kaj skulptaĵoj, kaj romiaj sarkofagoj, kiuj rekonstruiĝis en la kristana konstruaĵo kiel spolioj. Antaŭ la baziliko staras moderna monumento pri Nikolao.

Pliaj vidindaĵoj de la urbo estas la antikva romia amfiteatro kaj likiaj kavotombejoj.

La antikva haveno de la urbo Mira, kiu nomiĝis Andriake kaj situis 5 kilometrojn de la urbo, hodiaŭ ne plu uzeblas havene. La kristana apostolo Paŭlo ĉi-tie dum la jaro 59 p.K. dum sia vojaĝo al Romo transiris de unu ŝipo al alia. En la ruinoj de la antikva haveno vidindas la grenejo, latine ’’granarium’’, en kiu povis esti stokitaj 6000 m³ da greno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 36° 15' 33" norde, 29° 59' 07" oriente