Mirakloj de Lurdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La groto de Lourdes

Fare de la Katolika Eklezio oni difinas kiel Mirakloj de Lurdo la abruptajn resaniĝojn okazintaj en Lurdo aŭ en rilato kun tiu loko.

Lourdes (esperante “Lurdo”) estas landeto de Francio, en kies teritorio - inter la 11-a de februaro kaj la 16-a de julio - junulino Bernadette Soubirous, dekkvarjaraĝa, laŭdire spertis antaŭ sennombra publiko, viziojn de Maria la Patrino de Jesuo en la Groto de Massabielle malmulte fore de la malgranda domaro Massabielle.[1] Tiuj aperoj, kiuj post kvar jaroj estis oficiale agnoskitaj kiel veraj fare de la Katolika Eklezio, estas inter la plej famaj, ankaŭ pro la fakto ke ekde la komenco okazis multaj eventoj, kiujn la fideluloj kaj la Eklezio interpretis kiel miraklaj resaniĝoj de gravaj kaj gravegaj malsanoj.

Tiele la unuaj Mirakloj de Lourdes okazis , laŭ la sciencaj-teologiaj komisionoj, ĝuste en ĝi aŭ lige kun ĝi, en la franca municipo, en kies teritorio – inter la 11-a de februaro kaj 16-a de julio de 1858 - junulino Bernadette Soubirous, dekkvarjara loka kamparanino, rakontis ke mem, ofte akompanata de popolanoj, vidis kaj dialogis, dum 18 fojoj, kun la aperanta Virgulino Maria, en groto, loko malmulte fora de Massabielle vilaĝeto de la sama municipo.[2]

Tiaj aperoj, post kvar jaroj estis agnoskataj kiel formale aŭtentaj fare de la loka katolika episkopo de Tarbes, Bertrand-Sévère Laurence, kiu obtenis de la papo Pio la 9-a la permeson ofici por la kulto al Virgulino Maria ĉe la Sanktejo de Lourdes.[3]

La Eklezio ĝis 2018 formale deklaris, ke 70 resaniĝoj de malsanuloj pilgrimantaj al Lourdes povas esti taksataj veraj mirakloj.[4][5]

Dume multiĝis la epizodoj de abrupta resaniĝo ĉe la groto, dum la pilgrimoj okazigitaj laŭ la invito de la aperinta Virgulino aŭ konfidante en la preĝo laŭ la sugestoj de la Apero mem. El tiuj sennombraj “miraklaj” epizodoj, la ekleziaj komisionoj ŝarĝitaj pri la ekzameno kaj kontrolo se formale petite de la miraklatoj mem (ĝis nun 2018) nur 70 superis la scienculan kontrolon kaj la religiajn katolikajn kritikajn kriteriojn. [6]

La 70 saniĝoj agnoskitaj de la Katolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Vido de la sanktejo de Notre-Dame de Lourdes.

Apud la Sanktejo de Nia Sinjorino de Lurdo troviĝas la Bureau des constatations médicales (Buroo de la kuracaj konstatoj), establita en 1905 de papo Pio la 10-a, kiu agas laŭ la kriterioj difinitaj en la 18-a jarcento fare de la kardinalo Lambertini, estonta papo Benedikto la 14-a, por la procesoj de beatigo.

Tia oficejo, al kiu estas invititaj partopreni ĉiuj medicinistoj sendepende de iliaj religiaj konvinkoj, ekzamenas la kazojn de supozitaj miraklaj saniĝoj kiuj, sinsekve, la Internacia Medicinista Komitato de Lourdes povas eventuale difini neeksplikeblaj laŭ la nunaj sciencaj konoj; sekve, post aliaj taksadoj, la Buroo de la konstatoj povas konfirmi la miraklan karakterizon de la saniĝo. Nune la agnostikoj kazoj estas 70.[7]

Laŭ la Internacia Federacio de la Medicinistaj Katolikaj Asocioj, por ke saniĝo estu difinita neeksplikebla vidpunkte de la medicino [8], devas samtempiĝi la sekvaj kondiĉoj:

  • La origina diagnozo devas esti kontrolita kaj konfirmita laŭscience.
  • La malsano devas esti konsiderata nekuracebla laŭ la nunaj medicinistaj konoj.
  • La saniĝo devas esti rilatigita al vizito al Lourdes, sendepende de la mergiĝo en la akvo aŭ trinko de ĝi.
  • La saniĝo devas esti abrupta kaj subita kaj dummomenta, kun rapida remito de la simptomoj de la malsano.
  • La saniĝo devas esti kompleta, sen reziduaj misfartoj.

Ĝis la 11a de februaro 2018, el pli ol 7 300 dosieroj de saniĝoj submetitaj en Lurdo ekde 1883, se nur 2.000 deklaritaj neeksplikeblaj, kaj konsideritaj neeksplikeblaj ĉe la oficejo pri konstatoj[9], nur 70 saniĝoj sukcesis superi la kribrilon e la Katolika Eklezio kaj ricevi la statuton je « miraklaj saniĝoj », post procezo kiu ĉiufoje daŭras pli ol dek jaroj[10], tio estas iomete malpli ol 1 %.[11]

Ekleziaj kriterioj por agnoski eventan saniĝon miraklo[redakti | redakti fonton]

La Katolika Eklezio devenigas siajn porekzamenajn kriteriojn primiraklo el sia plurjarcenta sperto kaj el la diversaj sciencaj konoj aparte psikologiaj kaj religiaj karakterizoj: tiuj lastaj inkluzivigas la religian kuntekston de la evento, la religian konceptaron kaj moralan konduton de la supozita miraklito. Tiuj kriterioj similas al tiuj alestigitaj por la Kanonizo. Sufiĉas eĉ unu pozitiva kriterio por ke la evento estu rifuzita.

Listo de la saniĝoj de Lourdes agnoskitaj “miraklaj” de la komisionoj ŝarĝitaj de la Eklezio Katolika[redakti | redakti fonton]

Ĝis 2015, la arkivoj de Lourdes registris ĉirkaŭ 7200 kazojn de personoj, kiuj sin deklaris sanigitaj [12], sed ĝis nun nur 70 ricevis la kavalifikon de Mirakleco.[13] Ĉirkaŭ 35 novaj kazoj estas registritaj jare.

Nomo, aĝo kaj nacieco Tipo de malsano Dato de la saniĝo
Louis Bouriette (54, Fr)
Blindeco por traŭmato ĉe la dekstra okulo
27 februaro 1858
B. Soupenne-C. (50, Fr)
Kronikaj damaĝoj ĉe la okuloj
27 februaro 1858
C. Latapie Chouat (38, Fr)
Paralizo per ŝiro de la Braka plekso
1 marto 1858
Henri Busquet (15, Fr)
Muskola inflamo kun tifa stato
29 aprilo 1858
Justin Bouhort (2, Fr)
Tuberkulozo. Paralizo de la malsupraj membroj
2 majo 1858
Madeleine Rizan (58, Fr)
Paralizo de la membroj
17 oktobro 1858
Marie Moreau (17, Fr)
Gravega vida deficito ĉe la dekstra okulo
9 novembro 1858
Pierre de Rudder (52, Be)
Kruro plurfrakturita
7 aprilo 1875
Joachime Dehant (29, Be)
Ulcero ĉe la dekstra kruro kun gangreno vasta
13 septembro 1878
Elisa Seisson (27, Fr)
Hipertrofio de la koro kun edemo en la malsuperaj membroj
29 aŭgusto 1882
Suor Eugenia Mabille (28, Fr)
Peritoneito, flebito pisa
21aŭgusto 1883
Fratino J. Bruyère (25, Fr)
Pulma tuberkulozo kun kavernoj kaj hemoptizo
1 septembro 1889
Fratino J.M. Jourdain (36, Fr)
Pulma tuberkulozo, flanka vertebra deformiĝo
21 aŭgusto 1890
Amélie Chagnon (17, Fr)
Tuberkula ostoartrito de la genuo kaj piedo
21 aŭgusto 1891
Clémentine Trouvé (14, Fr)
Ostoartrito de la dekstra piedo kun fistulo
21 aŭgusto 1891
Marie Lebranchu (35, Fr)
Pulma tuberkulozo
20 aŭgusto 1892
Marie Lemarchand (18, Fr)
Tuberkulozo kun ulcero ĉe la vizaĝo kaj kruroj
21 aŭgusto 1892
Elise Lesage (18, Fr)
Tuberkula ostoartrito de la genuo
21 aŭgusto 1892
Fratino Marie Delporte (46, Fr)
Kronika gastroenterito originita de tuberkulozo
29 aŭgusto 1892
Abato Cirette (Fr, 46)
Sklerozo ĉe la fronta kaj flanka spino
31 aŭgusto 1893
Aurélie Huprelle (Fr, 26)
Akuta pulma tuberkulozo
21 aŭgusto 1895
Esther Brachmann, (Fr, 15)
Peritoneito tuberkula
21 aŭgusto 1896
Jeanne Tulasne, (Fr, 20)
Tuberkula inflamo de la spino
8 septembro 1897
Clémentine Malot, (Fr, 25)
Pulma tuberkulozo
21 aŭgusto 1898
François Rose (Fr, 36)
Flegmon kun fistulo ĉe la dekstra brako kun edemo
20 aŭgusto 1899
Padre S. Taburel (Fr, 38)
Peritoneito tuberkula
25 junio 1900
Fratino Maximilien (Fr, 43)
Gravega kisto ĉe la epato, flebito ĉe la maldekstra kruro
20 majo 1901
Marie Savoye (Fr, 24)
Mitrala difekto malekvilibra de reŭmata origino
20 septembro 1901
Johanna Bézenac (Fr, 28)
Kaĥesio de nekonata origino, impetigino ĉe la vizaĝo
8 aŭgusto 1904
Fratino Saint-Hilaire (Fr, 39)
Abdomena tumoro
20 aŭgusto 1904
Fratino Sainte-Béatrix (Fr, 42)
Laringa bronkito de tuberkuloza origino
31 aŭgusto 1904
Marie-Thérèse Noblet (Fr,15)
Spondilito dorsa-lumba de tuberkuloza origino
31 aŭgusto 1905
Fratino Marie Douville (Be, 19)
Peritoneito tuberkuloza
21 septembro 1905
Antonia Moulin (Fr, 30)
Fistoliĝinta ostito ĉe la dekstra femuro
10 aŭgusto 1907
Marie Borel (Fr, 27)
Fistolo ĉe la abdomena kaj lumba zono
21/22 aŭgusto 1907
Virginie Haudebourg (Fr, 22)
Cistito de tuberkula origino kun nefrito
17 majo 1908
Marie Biré (Fr, 41)
Blindeco pro ambaŭflanka atrofio
5 aŭgusto 1908
Aimée Allope (Fr, 37)
Nombraj abscesoj de tuberkula origino, fistoliĝintaj
28 majo 1909
Juliette Orion (Fr, 24)
ftizo ĉe pulmoj kaj laringo, pusa mastoidito
22 julio 1910
Marie Fabre (Fr, 32)
Muka-membrana kaj utera prolapso
26 septembro 1911
Henriette Bressolles (Fr, 28)
Malsano de Pott (spondilito tuberkula), paraplegio
3 julio 1924
Lydia Brosse (Fr, 41)
Pluraj fistoloj de tuberkuloza origino
11 oktobro 1930
Fratino M. Marguerite (Fr, 64)
Rena inflamo kun edemo kaj koraj krizoj
22 januaro 1937
Louise Jamain (Fr, 22)
Pulma, intesta kaj peritonea tuberkulozo
1 aprilo 1937
Francis Pascal (Fr, 3)
Blindeco kaj paralizo de la malsupraj membroj
31 aŭgusto 1938
Gabrielle Clauzel (Alg., 49)
Reŭmata spondilozo
15 aŭgusto 1943
Yvonne Fournier (Fr, 22)
Sindromo di Leriche
19 aŭgusto 1945
Rose Martin (Fr, 46)
Utera kancero
3 julio 1947
Jeanne Gestas (Fr, 50)
Intesta postoperacia obstrukco
22 aŭgusto 1947
Marie-Thérèse Canin (Fr, 37)
Malsano de Pott kaj tuberkula peritoneito fistoliĝinta
9 oktobro 1947
Maddalena Carini, (Italio)
Tuberkulozo ĉe la peritoneo, la spino kaj pulmoj
15 aŭgusto 1948
Jeanne Frétel, (Fr, 34)
Peritoneito de tuberkula origino
8 aŭgusto 1948
Angele Théa (Germ., 20)
Multloka sklerozo jam sesjara
20 majo 1950
Evasio Ganora (Ita., 37)
Limfomo de Hodgkin
2 junio 1950
Edeltraud Fulda (Austria, 34)
Malsano de Addison
12 aŭgusto 1950
Paul Pellegrin (Fr, 52)
Postoperacia fistolo kun absceso ĉe hepato
3 oktobro 1950
Fr. Léo Schwager (Svisl., 28)
Multloka sklerozo jam kvinjara
30 aprilo 1952
Alice Couteault (Fr, 34)
Multloka Sklerozo jam trijara
15 majo 1952
Anna Santaniello (Ita, 41)
Kora malekvilibro pro reŭmata febro
19 aŭgusto 1952
Marie Bigot (Fr, 31)
Blindeco, surdeco kaj hemiplegio pro araknoidito
8 oktobro 1953
Ginette Nouvel (Fr, 26)
Vejna trombozo pro sindromo de Budd-Chiari
21 septembro 1954
Elisa Aloi (Ita, 26)
Tuberkulozo osto-artika fistoliĝanta
5 junio 1958
Juliette Tamburini (Fr, 22)
Osto-periostito femuta fistoliĝanta
17 julio 1959
Vittorio Micheli (Ita, 23)
Sarkomo ĉe la maldekstra kokso
1 junio 1963
Serge Perrin (Fr, 41)
Hemiplegio kun okulaj lezoj pro cirkulaj perturboj
1 majo 1970
Delizia Cirolli (Ita, 12)
Sarkomo de Ewing ĉe la dekstra genuo
24 decembro 1976
Jean-Pierre Bély (Fr, 51)
Multloka sklerozo
9 oktobro 1987
Danila Castelli (Ita, 43)
Hipertensio kun severaj kaj ripetaj krizoj
4 majo 1989
Fratino Bernadette Moriau (Fr, 69)
Paralizo
11 julio 2008

La intervalo 1911 - (1924) 1946[redakti | redakti fonton]

Ekzamenante la liston de la saniĝoj de Lourdes rekonitaj kiel miraklaj ĉe la ekleziaj organismoj, oni rimarkas longan interrompon ekde 1911 ĝis 1924; ne nur, la saniĝoj realiĝintaj post 1924 estis rekonataj nur ekde 1946.

La kaŭzoj de tiuj interrompoj estas kompleksaj kaj ne tute klaraj: ĉe unuflanko papo Pio la 10-a estis petinta en 1905 reorganizon de medicinistaj strukturoj de Lourdes, kun ĝisdatigo de la metodoj, ankaŭ pro la nova kultura kaj politika etoso (la 1-an de januaro de 1906 estis okazinta en Francio la separado inter Ŝtato kaj Eklezio); aliflanke tiu reorganizo prokrastiĝis laŭ tro da tempo kvankam komplicis ankaŭ la militaj eventoj.

Certe influis ankaŭ malsamaj vidpuntoj de la Ofico de Lourdes kaj de aliaj aŭtoritatoj [14].

La akvo de la groto de Massabielle[redakti | redakti fonton]

En la groto Massabielle troviĝas la fonto kiun la Virgulino indikis kaj Bernardette siamane elfosis la 25-an de februaro (1958), dum la 9-a apero.

La analizoj pri la akvo, kies la unua estis efektivigita la 7-a de aŭgusto 1858, montris ke temis pri komuna trinkakvo "nek antisepsa nek antibiotika"[15] kaj sena de substancoj kiuj povus atribui al ĝi la terapeŭtikan valoron, same kiel komfirmis la ekzamenoj de la 8-s de oktobro de 1964[16]. La akvo fontas en temperaturo de 13/14 centigradoj (°C), kun fluo kalkulita inter la 17.000 kaj 72.000 litroj tage, laŭ la sezonoj. Ĝi plenigas du foje tage la naĝejojn por la unuopa mergiĝo, do ne post unuopa mergiĝo: en ĝi sin banas la plej diversaj malsanuloj, trafitaj de la plej diversaj patologioj, ankaŭ kontaĝaj, kaj ankaŭ haŭtaj (ĉirkaŭ du mil personoj tage en la periodo de la pilgrimoj). [17]

Iuj famaj kazoj[redakti | redakti fonton]

Pieter De Rudder[redakti | redakti fonton]

La saniĝo de la flandra Pieter De Rudder, okazinta la 7-an de aprilo de 1875, estis enombrigita inter la mirakloj de Lourdes, spite de la fakto ke ĝi okazis en la sanktejo de la Madono de Lourdes en Oostakker, najbare de Gento. La maldekstra kruro estis frakasita pro la falo de trunko: post ok jaroj de senefika kuracoj, kun la tibio kaj fibulo reduktitaj al fragmentoj kaj la “tria malsupero de la kruro kaj la piedo balanciĝanta kiel ĉifono”. la pilgrimanto iris al la sanktejo “treniĝante per la lambastono” kaj revenante “siakrure kaj dancante”. Li tiam 44jaraĝis, kaj atngis la aĝon de 75 jaroj: dekkvar monatoj post la morto, lia korpo estis eltombigita kaj la fenomeno okazinta, neesplikebla science, estis konstatita de pli ol cento da medicinistoj. La ŝarĝitaj komisionoj rekonis lian saniĝon kiel miraklan la 25-an de julio de 1908, do post la morto de la saniĝinta[18]

Louis-Justin Duconte-Bouhort[redakti | redakti fonton]

Louis-Justin estis dekokmonata infano, infektita per grava formo de tuberkulozo, kiu kaŭzis la paralizon de la kruroj. La kuracisto estis komunikinta al la patrino ke la la fino de la infano estis "nur afero de malmultaj horoj". La 2-a de majo de 1858, la patrino, najbarino de la domo de Bernadette Soubirous, prenis la infanon kaj lin tenis mergita en la glacia akvo de la groto de Massabielle. Lin repreninte kaj ripoziginte en la lulilon: post profunda dormo, la postan tagon la infano leviĝis tutesole kaj komencis marŝeti, tute saniĝinta. La episkopo de Tarbes, Bertrand-Sévère Laurence, deklaris la saniĝon mirakla la okan de januaro de 1862.[19]

Francis Pascal[redakti | redakti fonton]

Francis Pascal, naskiĝis la 3an de oktobro 1934 en malgranda municipo kaj vivis kun la siaj en Beaucaire, najbare de Aviniono. La 5-an de decembro 1937 malsaniĝis je meningito, kiu lin iom post iom blindigis kaj paralizigis.

La gepatroj decidis lin kunpreni kun si pilgrimante al Lourdes, lin konfidante al medicinisto J. Roman, kiu deĵoris inter la malsanuloj. La 31-an de aŭgusto, post la dua mergiĝo en la baseno de la akvo devenanta el la fonto de la groto, oni konstatis malaperon de la simptomoj.

Pro la eksplodo de la dua mondmilito kaj de la sekva interrompo de la aktiveco de la Medicinista Ofico de Lourdes, la kazo Francis Pascal povis esti ekzamenita en la komisiono nur 1948. Medicinisto Leuret informas: “La saniĝo ne estas laŭ la nunaj sciencoj komprenebla, kaj koncerne la naturon de la malsano kaj koncerne la rapidecon de la rekupero de la vidkapablo kaj de la marŝkapablo, kaj ĝuste pro tio la kazo transiris al la kanona komisiono de la diocezo por ke ĝi estu juĝata”.

Charles de Provenchères, ĉefepiskopo de Aix, Arles kaj Embrun, diocezo kompetenta, la 3-an de majo 1949 deklaris la saniĝon mirakla..[20]

Leo Schwager[redakti | redakti fonton]

Bernard-Josef Schwager naskiĝis la 19-an de majo 1924 en Balterswil Svislando, en kamparana familio. Aĝe de 21 jaroj, la 2-an de novembro 1945, eniris la religiulan komunumon de la Benediktanoj. Manifestiĝis, tamen, baldaŭ la unuaj simptomoj de plurflanka sklerozo; en 1947 li estis akceptita kiel provizora votinto kun la nomo de frato Leo, kaj la 8-an de decembro 1950 elmetis la relgiulajn votojn.

En 1951 la malsano malpliboniĝis: postvenis afazio kaj hemiplegio. Al li estis permesite pilgrime aliris Lourdes, kien alvenis la 3-an de aprilo 1952. Post la dua mergiĝo en la banejo, unu matene kaj unu posttagmeze, dum kiuj okazis nenio, ĉirkaŭ la 16-a horo male, dum la procesio kun la Sanktega Sakramento, dum ricevado de la persona sakramenta beno, Schwager – kiel mem diros sekve – sin sentis trairita de elektra skuo kaj perceptis ke mem unubate saniĝis; forlasis la invalidveturilon kaj ekgenuiĝis por preĝi..[21]

Ĉio estis ekzamenita la sekvan tagon en Medicinista Ofico de la Sanktejo, kaj sinsekve 1956, 1957 kaj 1958. La 15-an de aprilo 1959, antaŭ la medicinista komisiono de Parizo, la profesoro Jacques Thiébaut deklaris la saniĝon neeksplikebla laŭ la tiamaj sciencaj scioj.

Post la rita kontrolo de la kompetenta eklezia episkopa komisiono, la 18-an de decembro 1960 la episkopo de de la origina loĝado de la saniĝinto – nome de Laŭzano, Freiburg kaj Ĝenevo - François Charrière, deklaris mirakla la resaniĝon.

La okazo de frato Schwager estas priskribita en la libro “Mi estis sanigita en Lourdes” de la svisa verkistino Ida Luthold-Minder, redaktita sur la bazo de la rakontoj de la religiulo kaj konstatoj de la komisionoj.

Vittorio Micheli[redakti | redakti fonton]

Vittorio Micheli estis naskiĝinta la 6-a de februaro 1940 en Scurelle, malgranda municipo de la aŭtonoma provinco de Trento. Dudekdujaraĝante, dum militservo, li estis trafita de ostosarkomo ĉe la pelvo. Post dek monatoj pasintaj en milita hospitalo de Trento, la radiografiaj kaj histologiaj kontroloj kaj la koncernaj referaĵoj atestis la gravecon de la kazo [22]

Micheli decidis pilgrime iri al Lourdes. Kiel rezultas el liaj deklaroj kaj de liaj akompanantoj, brankarde portita al la groto, la 2-an de junio 1963, post mergiĝo en la fonta akvo, abrupte li sin sentis sanige pliboniĝanta [23]. Reveninte al la Trenta hospitalo, li restis tie gasto ankoraŭ kelke da monatoj por akurataj kontroloj: radiografioj efektigitaj en tiu periodo rivelas progresivan rekonstruiĝo de la ostaj partoj detruitaj. Micheli, krome, rekomencis marŝi.

La 3-an de majo 1971 la Medicinista Ofico de Lourdes finis siajn esplorojn per raporto en kiu oni legas: “Vittorio Micheli estis trafita de maligna tumoro ĉe la pelvo, tiun ĝi tute envolvis detruante la plejgrandan parton de la iliumaj ostoj, Tiu tumoro estis sarkomo, kiu abrupte, sen specifa kuracado, malaperis.”

Kiel kutime, la medicinista referaĵo estis sendita al la teologa komisiono de la ĉefdiocezo de Trento: kiu pozitive juĝis la a okazon kaj proponis al la ĉefepiskopo procedi al la deklaro pri la mirakleca saniĝo de Micheli, kio okazis la 26-an de majo de 1976.

Delizia Cirolli[redakti | redakti fonton]

Delizia Cirolli naskiĝis la 17-an de novembro de 1964 enPaternò (Sicilio). En 1976 manifestiĝis suferiga ŝveligo ĉe la dekstra genuo; la infaneto estis ekzamenita radiografie kaj histologie ĉe la Universitata Ortopedia Kliniko de la Universitato de Katanio (Sicilio): oni diagnozis malignan tumoron en la supera parto de la tibio.
Pro la medicinista fatala prognozo, kiu antaŭvidis sesmonatojn de vivo, oni decidis la amputadon de la kruro kaj radioterapian kaj farmakologian kuracadon.

Danke al monkolekto, organizita en la naskiĝa vilaĝo, la infano estis akompanata al Lourdes la (5-13 de aŭgusto) de 1976, sed oni vidis neniun pliboniĝon. Sed en la kristnaska tago de la samjaro komencis malaperi la doloroj kaj la ŝveligo, kaj la infano povis esti enkondukita la porinfana lernejo.

La sinsekvan jaron oni prezentigis Delizia Cirolli al la Medicinista Ofico de Lourdes kiu, post la rutinaj konstatoj kaj kontroloj laŭlonge de tri jaroj, konstatis la saniĝon kompletan kaj neeksplikeblan (julio de 1980). Kaj la sinsekva eklezia komisiono, aplikante la religiajn kriteriojn, alvenis al konkludo pri la mirakleco de la saniĝo kaj tiel estis deklarita la la loka episkopo

Resaniĝoj ne rekonataj kiel miraklaj de la ŝargita eklezia komisiono[redakti | redakti fonton]

Multas la resaniĝoj abruptaj kaj eksplikeblaj ĉar tiaj deklarita la internacia medicinista komisiono, kiuj tamen ne trovis aprobon ĉe la eklezia komisiono

Inter tiuj kazoj falas tiu de Maria Bailly, okazinta en 1903, fama ĉar ĝi estis priskribita de la medicinisto kaj scienculo Alexis Carrel en ties libro Vojaĝo al Lourdes. Li, hazarde deĵoranta inter la malsanuloj pilgrimantaj al la Sanktejo de Lourdes, konstatis propraokule la resaniĝon de de la virino: Tio estis okazo por lia transiro de agnostikismo al la Katolika Kredo.

Opinioj pri la mirakloj[redakti | redakti fonton]

Luc Montagnier, direktoro de la Institut Pasteur, malkovrinto de la viruso HIV kaj Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino 2008, skribis: “Rilate la mirakloj de Lurdo, kiuj mi analizis, mi opinias ke efektive temas pri io neeksplikebla. […] Mi ne komprenas tiujn miraklojn sed agnoskas ke okazas saniĝoj ne konstatitaj en la stato de la nura scienco.[24]

Kritikoj kaj teologiaj kaj medicinistaj respondoj[redakti | redakti fonton]

a) Kial la mirakloj estas tiom maloftaj se kompartaj al la pilgrima alfluo (pli ol cent milionoj da homoj)?
La invito de la Apero estis la preĝo kaj la konvertiĝo; la saniĝo evidente estas korolario tute nebezonata.
b) La miraklaj kazoj ne superas, fakte, la procento de la spontanaj remitoj de neoplaziaj malsanoj.
Pri tiu procento estas batalo inter kompetentuloj kaj. plue, la abrupteco de la saniĝo estas io tute originala kaj unika. Al kio aldonendas ke ne temas ekskluzive pri neoplazioj.
c) Émile Zola rimarkigas ke, inter la multaj lambastonoj troviĝas neniu ligna kruro.
Vere, kvankam foje estas kazoj en kiuj rekonstruiĝis la osto detruiĝinta. [25] [26].
ĉ) Kial Dio rompus la harmonion de la naturaj leĝoj, kontraŭante sian originan kreadon? Tiaj ŝanĝoj modifus la tutan universon.
Dio antaŭsciis tion ĉar li antaŭvolis kaj antaŭharmoniigis.
d)Tiaj mirakloj okazas ankaŭ en sanktejoj de aliaj religioj. Do ili pruvas nenion favore de kristanismo.
Laŭ kristanismo Dio estas la unika Dio amanto al ĉiuj homoj kaj agas ĉiam favore al la homo: do ankaŭ la miraklo, laŭprincipe, povas okazi ankaŭ ekstere de kristanismo. Tamen temas ankaŭ pri dokumentado: oni apliku al ĉio la kontrolan rigoron igita bezona en la kristana kulturo.
e) La eksterordinareco de la miraklo fascinus kaj detruus la liberan elekton de la homo kiu restus katenita de la sufokiga evidento.
En kristanismo la miraklo estas ankaŭ io konfidenca, io humila kiu lasas spacon al la necesa esploro, Foje Jesuo rezignis, eĉ rifuzis la miraklojn kiujn tamen, en diversaj cirkonstancoj, mem efektivigis.
f) Kaj se temus pri efikoj de memsugestio?
La komisionoj profunde esploras la personecon de la “miraklito”. Kaj, krome, foje, temas pri infanoj, tute nekonesciaj pri la afero.
g)....

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Matematikisto Piergiorgio Odifreddi konstatigas ke la spontanaj remitoj de patologio estas vaste pli nombraj ol la lurdaj mirakloj. Tio veras, respondas la lurda medicinista komitato, sed temas pri remito subita kaj abrupta kaj kompleta, science konstatebla. “Sendube, la spontana remito de neoplazioj estas fenomeno bedaŭrinde malofta, sed konata de dekoj en medicino: la kazoj de spontana remito, ĉiukaze, kutime koncernas tumorajn masojn kaj ne hororajn metastazojn vastigitaj en la tuta korpo kun detruo de sanaj histoj.[27] Kutime la ebleco de la miraklo estas rifuzata pro la aprioraĵo laŭ kiu Dio ne ekzistas aŭ se ekzistas pri la homaj aferoj ne interesiĝas.

Vojaĝo al Lourdes[redakti | redakti fonton]

Vojaĝo al Lourdes (france: Le Voyage de Lourdes) estas libro de franca medicinisto kaj sciencisto Alexis Carrel (Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino de 1912), publikigita en 1949 en 1903 kiel medicinisto deĵoranta en trajno por malsanaj pilgrimantoj al la sanktejo de Lurdo. En Lurdo li estis vidatestanto pri neeksplikebla saniĝo de juna virino, Maria Bailly, finstadia malsanulino. Carrel, kiu estis agnostikulo, sekve de tiu evento alproksimiĝis al la katolika kredo. Kompletigas la libron iuj eltiraĵoj el la taglibroj de la lastaj jaroj de lia vivo, entenataj en liaj filozofiaj kaj sociaj meditoj. La sukceso de la libro dependis ankaŭ de la fakto ke ĝi estis publikigita post la morto de la verkisto, nome tridek jaroj post la Vojaĝo al Lourdes.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo de Maria di Lorenzo Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine Ne vivi iujn ajn momenton sen ami (itale)
  2. Artikolo de Maria di Lorenzo. Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2015-04-10.
  3. La senco de tiu rekono ne devigas la fidelulojn “kredi”, ke vere la Virgulino Maria aperis sed ke la cirkonstancoj kaj koneksaj aferoj respektas ĉiujn kriteriojn por la katolikeco de tuta la kunteksto.
  4. Andrea Tornielli (11a de februaro 2018). Nuovo miracolo riconosciuto a Lourdes, è il settantesimo. Alirita 12a de februaro 2018. (itale)
  5. Nuovo miracolo riconosciuto a Lourdes, è il settantesimo. Alirita 12a de februaro 2018. (itale)
  6. [1][rompita ligilo] (itale) Le guarigioni di Lourdes riconosciute come miracolose dalla Chiesa (La resaniĝoj agnoskataj kiel mirakloj ĉe la kontrolaj organismoj kaj la senco de tiuj agnoskoj montras la seriozecon de la Katolika Eklezio, sed la fidelularo ne estas devigata kredi kaj se iu havas argumentojn por kredi, tiu kredas nur per privata kredo, kvankam la eĥo de la eklezio estas signo de kredindeco.
  7. [2] El la oficiala retejo de la sanktejo de Lurdo.
  8. Miracoli A Lourdes (Scienza E Fede) | F.I.A.M.C
  9. «La reconnaissance d’un miracle ne prend jamais moins de dix ans», La Croix, 2017 (france)
  10. «Les miraculés de Lourdes» Arkivigite je 2013-07-03 per la retarkivo Wayback Machine, sur lourdes-france.org (france)
  11. itale «Lourdes? Il miracolo della conversione»
  12. [3]
  13. Tio tamen ne signifas ke la aliaj ne estas mirakloj: ili povas esti tiaj sed nekonsideritaj pro manko aŭ neglekto de la konservado de la necesaj datenoj.
  14. Alfred Läpple, I miracoli di Lourdes, Piemme, 1997, pp. 98-106
  15. A. Läpple, Op. cit., p. 239
  16. A. Läpple, Opera citata, p. 235
  17. A. Läpple, Op. cit., p. 238.
  18. A. Läpple, Op. cit., pp. 43-45
  19. A. Läpple, Op. cit., pp. 36-38
  20. A. Läpple, Op. cit., pp. 119-123
  21. A. Läpple, Op. cit., pp. 160-164
  22. A. Läpple, Op. cit., pp. 182-183
  23. A. Läpple, Op. cit., p. 183
  24. Montagnier Luc; Niaussat Michel; Harrouard Philippe, "Il Nobel e il monaco. Dialoghi sul nostro tempo" Collana: Varia Giunti ISBN - EAN: 9788809773417, 2012
  25. Spontaneous regression of bone metastasis from re... (BMC Cancer. 2006] - PubMed - NCBI
  26. A unique case of spontaneous regression of metastati... (Cases J. 2009] - PubMed – NCBI.
  27. GIULIO TARRO Scienza e fede.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rita Coruzzi, Il miracolo quotidiano. Lourdes vista dai malati, EDB, 2008
  • Yves Chiron, Inchiesta sui miracoli di Lourdes, Lindau, 2006
  • René Laurentin, Lourdes, Mondadori, 2002
  • Patrick Theillier, Lourdes. E se parlassimo dei miracoli..., EDB, 2002
  • Alfred Läpple, I miracoli di Lourdes, Piemme, 1997
  • Alexis Carrel, Viaggio a Lourdes, Morcelliana, 1980
  • Maurizio Magnani, Spiegare i miracoli. Interpretazione critica di prodigi e guarigioni miracolose, Dedalo, Bari, 2005
  • Luigi Garlaschelli, Lourdes. I dossier sconosciuti, Italian University Press , 2011
  • Renato Pierri, Nostra signora di Lourdes, Mind Edizioni, 2012

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]