Mirandilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mirandilla estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas mirandillenses. La censita populacio en 2008 estis de 1.374 loĝantoj.

Situo

Mirandilla estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 298 m; je 73 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 12 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 41,6 km².

Vivo

Ĝi estas tiom proksime de Mérida ke utilas al ĝi kiel dormovilaĝo. Mirandilla profitas proksimecon por komercaj, administraj, laborserĉaj avantaĝoj. Krome estas tradicia ekonomio de agrikulturo kaj brutobredado kaj krome lastatempe natura turismo. Proksime estas ankaŭ la Natura Parko Cornalvo.

Historio

La fondo mezepoka de la vilaĝo realigis, laŭ unu versio, en la 13a jarcento devenintoj el Miranda de Ebro; kaj laŭ alia en la 14a jarcento setlantoj el Portugalio de Miranda de Duero.

Eksteraj ligiloj