Mirandola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mirandola
Dosiero:Mirandola-Stemma.png
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Emilio-Romanjo (2005)
Provinco MO Modena (2005)
Geografia situo 44° 52′ N, 11° 4′ O (mapo)44.86666666666711.066666666667Koordinatoj: 44° 52′ N, 11° 4′ O (mapo)
Alto super marnivelo 18 m
Areo 137 (2005) km²
Loĝantaro 24 085 (2023)
Loĝdenso 176 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Quarantoli, S. Martino Spino, Mortizzuolo, San Martin Carano, Gavello, S. Giacomo Roncole, Cividale, Tramuschio (2005)
Najbaraj komunumoj Bondeno (FE), Cavezzo, Concordia sulla Secchia, Finale Emilia, Medolla, Poggio Rusco (MN), San Felice sul Panaro, San Giovanni del Dosso (MN), San Possidonio, Sermide (MN) (2005)
Patrono San Possidonio
Festa tago 16-a de majo (2005)
Nomo de loĝantoj mirandolesi
Poŝtkodo 41037
Imposta kodo F240
Kodo laŭ ISTAT 036022
Telefona prefikso 0535
Retpaĝo http://www.comune.mirandola.mo.it/
Loko en mapo
vdr

Mirandola (Miràndla en la dialekto de la urbo) estas komunumo de Italio de 21.482 loĝantoj de la provinco de Modena (laŭ la ŝtata strato 12, direkte al Verono). Ĉi urbeto de la modena ebenaĵo konservas ankoraŭ en la poligona plano postsignojn de la strukturo de renesanca fortreso. Sidejo dum 400 jaroj de la dinastio de la familio Piko (tre fama estas Johano Piko de la Mirandolo, humanisto kaj sciencisto de la dekkvina jarcento), Mirandolo pasis al la superregado de familio Este nur en la jaro 1711. Mirandolo eltenis du famajn sieĝojn, la unua de la papo Julio la 2-a, la dua de la papo Julio la 3-a, en 1552.

La dekadenco de la urbeto estiĝis ankaŭ de ruiniĝo pro fulmo kiu en 1774 eksplodigis la pulvejon kaj parton de la kastelo kiu estis la reĝejo da la familio Piko: la aktuala turego, kiu prezentiĝas al la Konstitucia Placo en la urbocentro, estas plejparte dudekjarcenta rekonstruo, kiu reintegrigis la originalan deksepjarcentan portikon kaj la fasadon de la Nova Galerio. La kastelo de la familio Piko laste restaŭriĝis kaj ĝi estas malfermata al la publiko.

En la historia kerno de la placo estas la Palaco de la Regiono, laŭstila malfru-gotika, la dekkvina jarcento Palazzo Bergomi kaj la Komunuma Palaco (1468), kiu interne ŝirmas la portretojn de la Pikoj kaj aliajn multvalorajn pentraĵojn (Adorazione dei Magi atribuita al Palma il Giovane)

Naturo[redakti | redakti fonton]

La mirandolaj valoj (en la kvartaloj Mortizzuolo kaj Sankta Martino Spino) estas plejparte zonoj de gardo por la loka flaŭro kaj faŭno. La valoj estas videblaj ĉar ĉeestas surbicikleblaj kaj piediraj itineroj. Danke al la asocioj kiel “La Raganella” ĉi pejzaĝoj estas eksplikataj al junuloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Mirandola konsistas precipe el du sektoroj: agrikulturo kaj biomedicilo.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo, konstituiĝinta precipe en la valoj de la kvartaloj, havas, kiel ĉefajn produktojn, kultivadojn herbajn, fruktodonajn kaj por la bredado. Inter la kultivadoj herbaj estas precipe ruĝa beto por sukero, maizo, sorgo, tritiko, luzerno. Inter la fruktodonaj kultivadoj estas piroj. La variecoj plej kultivataj estas la Abate fetel, Kaiser, William (blanda kaj ruĝa), Conference. Ĉeestas ankaŭ multe da vitejoj da nigra uvo Lambrusco. Mirandola estas lokita en la zono de produktado de la Parmigiano Reggiano, por kiu ĉeestas multe da bredadoj. En Mirandola establiĝas ankaŭ la kultivado de poploj por celulozo kaj por biomaso.

Biomedicino[redakti | redakti fonton]

La biomedicino de la mirandola regiono (la tiel nomata "modena malaltaĵo") evoluis ekde la sesdekaj jaroj pro merito de la iniciato de Mario Veronesi, apotekisto, kiu intuiciis la potencialojn de la merkato de la unuuzaj produktoj por kuracista apliko. La aktivado de la muntofirmao sekve etendiĝis kun la konstruo de la unua artefarita reno kaj suprenis ĝis la dimensio de industrio.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Mirandola estis ankaŭ prestiĝa esperanta urbo pro merito de Modesto Eugenio Carolfi, franciskana monaĥo kiu disvastigis la interlingvon en la kvindekaj jaroj. La Gruppo Esperantista Mirandolese "G.Pico" (Mirandola Esperanta Grupo "J.Piko") estis unu el la plej aktivaj kaj famekonataj esperantaj asocioj.

Partnera urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]