Miraĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malsupra miraĝo sur ŝoseo. La malproksimaj objektoj aperas reflektataj sur ebena surfaco kvazaŭ sur likva surfaco kiu reale ne ekzistas.

Miraĝo estas optika fenomeno, okazanta en varmaj landoj aŭ areoj konsistanta en tio, ke tre malproksimaj objektoj aperas kiel proksimaj, kaj iafoje renversitaj, kvazaŭ spegulataj en akvo.[1] Temas pri optika iluzio kiu okazas nature kiam la lumradioj devojiĝas pro la refrakto por produkti bildon eligita el malproksimaj objektoj aŭ de la ĉielo. La miraĝoj estas klasigeblaj en "malsupraj", "supraj" kaj "Fatamorgano", tipo de supra miraĝo kiu konsistas en serio de bildoj vertikale amasigitaj malkutime prilaboritaj, kiuj formas miraĝon kiu rapide ŝanĝiĝas.

Diference de halucino, miraĝo estas reala optika fenomeno kiu povas esti kaptita per fotilo, ĉar la lumradioj refraktiĝas por formi la falsan bildon en la loko de la observantoj. Tamen, tio kion la bildo ŝajnas reprezenti estas determinita per la interpretaj kapabloj de la homa menso. Por ekzemplo, la malsupraj miraĝoj estas facile konfuzeblaj kun la reflektoj de malgranda akvejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]