Mirno (Eŭpatoria municipo)
El Vikipedio
| Urbotipa loĝloko de Krimeo | |||
| Mirno rus. Мирный ukr. Мирний krim. Mirnıy |
|||
| Apartenas al: | Eŭpatoria municipo, Mirna komunumo | ||
| Koordinatoj: | 45°18′31″N 33°02′00″O / 45.30861°N, 33.033333°OKoordinatoj: 45°18′31″N 33°02′00″O / 45.30861°N, 33.033333°O | ||
| Averaĝa alto super la marnivelo: | ~10 m | ||
| Loĝantaro: | 4 052 (laŭ 2001) | ||
| Poŝtkodoj: | 97492 | ||
| Telefonkodo: | +380-652 | ||
| Hor-zono: | UTC+2 | ||
|
Oficiala paĝaro nekonata |
|||
|
|||
Mirno (rus. Мирный, ukr. Мирний, krim. Mirnıy) estas urbotipa loĝloko de la Eŭpatoria municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas en la nord-okcidenta parto de la Krimea duoninsulo ĉe la suda bordo de la lago Donuzlavo kaj ĉe la Nigra maro, 30 kilometrojn for de Eŭpatorio, al kies gvid-organoj ĝi estas administre subigita.
La apero kaj evoluo de la loĝloko estas intime ligita al la proksime situanta milita flughaveno kaj mar-haveno. Lastatempe la loĝloko evoluas ankaŭ kiel ĉemara perklimata kurac-loko.
En Mirno estas infanĝardeno, mezlernejo, klubo, 2 bibliotekoj, porinfana art-lernejo. La loĝloko estas ligita al Eŭpatorio per busa trafiko.
|
La loĝlokoj de la Eŭpatoria municipo |
|||
|---|---|---|---|
| Urbo: | Eŭpatorio | ||
| Urbotipa loĝloko: | Novoozerno • Mirno • Zaozerno | ||
